Simbiogenezo

Simbiogenezo estas la komuna ekesto de novaj vivoformoj dum la evoluo. Ĉar la biosfero estas kompleksa teksaĵdesino el bezonoj kaj dependoj kaj en ekosistemo ĉio interdependas cirkle, la evoluo estas influata ne nur de konkurenco, sed ankaŭ de interdependo. Laŭ opinio de la usona biologo Lynn Margulis en la evoluo la interdependo eĉ ludas pli gravan rolon ol la konkurenco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne