Tokaj-vino

Botelo da Tokaji Eszencia (el la jaro 2000)
La hungara regiono de la Tokaj-vino (ruĝa) ...

Tokajo[1]Tokaj-Vinoj produktitaj kaj faritaj sur la montodeklivoj de Tokaj estas famaj en Hungario kaj dismonde. Iam oni kultivis tie pli ol 140 speciojn de vitoj. Nuntempe 'Furmint" (75-76%),"HárslevelÜ" (HARLeveli' = Tili-folia; 20-22%) kaj "Sárga muskotaly (ŝarga MUhotaj' = Flava muskatvino"; 1-2%) konsistigas la vinojn de Tokaj. La nomon "aszúszőlőbor" (= sekber-vino/Tokaj-vino; vino farita el elektitaj velkaj/sekaj/ŝrumpaj/putraj vinberoj) oni renkontis unue en la jaro 1576.

Okaze de farado de Tokaj-vino la elektitajn vinberojn oni kolektas en malvarma loko, en kuvo kaj ilia prilaboro komenciĝas nur fine de la vinber-rikolto. Dum tiu tempo la special-kvalita nektaro, la esencaĵo elfluinta tra truo, tubeto (antaŭlonge: tra anserplumo) sur la fundo de la kuvo, havas altan (36-65%) sukeran kaj ekstraktan enhavojn, ĝi fermentas nur ĝis 4-8%-a alkohol-enhavo. Ĝian nomon oni renkontis jam en la jaro 1707. Antaŭlonge oni konsumis ĝin kiel medikamenton,aŭ okaze de festenoj, por plibonigi la sekber-vinon.

La dorskuvo-nombron de sekber-vino difinas tio, ke al Gönc-barelo (genc; 136-140-litroj) da mosto au vino kiom multajn dorskuvojn (28-30 litroj = 20–22 kg) da sekaj vinbero oni aldonas. La dorskuva nombro povas esti maksimume 6. La pesitan kvanton de sekaj beroj antaŭlonge oni premis, po 2-3-litraj detaloj, per nudaj piedoj je kaĉo (sekbera pastaĵo). Nuntempe tiun ĉi procedon oni faras per maŝinoj. La sekberan pastaĵon oni miksas en kuvo al mezurita kvanto de mosto, vino kaj oni lasas ĝin trempiĝi dum 12-48 horoj - miksitan po iom da tempo. Fine oni disigas la sukon disde la solida materialo, poste oni fermentigas ĝin. La malrapida fermentado de la vino daŭras 2-3 monatojn, ĝia maturiĝo - jarojn (dorskuva nombro plus unu jaro).

La specialan kvaliton signas la sekbera esencaĵo. La seka Tokaj-vino estas sekbera vino perdinta sian dolĉon dum fermentado. Sekber-vinoj kun la plej grandaj karieroj: kometa sekber-vino el la jaro 1811 (apero de la kometo Halley - heli), da kiu botelo estis aĉetata en la jaro 1971, en aŭkcio por 220 pundoj. La prez-rekordon tenas la sekber-vino pli aĝa ol 300 jaroj, kiu same en londona aŭkcio estis aĉetata por 1.300 pundoj en la jaro 1979. - La malnova nomo de "samorodni" (pola vorto signifanta: natura, originala) estis ĉe la vino, kies nomon oni renkontis jam en la jaro 1598, ĝi estas pretigita sen elektado de sekaj beroj, per komuna prilaborado de la beroj de la traŭboj. Laŭ tio, ke en la traŭbo kiomkvantaj kaj kiakvalitaj estas la sekiĝintaj vinberoj, la vino fariĝos dolĉa aŭ seka "samorodni". La speciale delikatan, sekan samorodni-on donas la plena fermentado de la dolĉa samorodnio.

Okaze de la pretigo de la duafaza, sekundara sekbervino la pritretitan rekrementon de 1a sekber-vino aŭ samorodnio oni trempas en mosto, elpremas kaj elfluigas. - La plejparto de la Tokaj-vinoj estas vendata kiel bonkvalita vino por rostaĵoj. La vino por rostaĵoj el malbona vinjaro estas nomata „ordinarium” (ordinaraĵo).

  1. http://vortaro.net/#tokajo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne