Usona dolaro

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Usona valuto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Dolaro.
valutodolarorezerva valuto
Ŝtato: Usono
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: USD
Mallongigo:
vdr
Dolarsigno.
Federaciaj Reservaj Biletoj, sen seriaj numeroj

Usona dolaro estas la monunuo aŭ oficiala valuto en Usono kaj ties transmaraj teritorioj. La internacia normigita mallongigo (ISO 4217) estas USD (valutsigno: $; kodo: USD; ankaŭ mallongigita US$ kaj aludita kiel simple dolaro, Usona dolaro aŭ eĉ amerika dolaro). Ĝi estas Federacia Rezerva Bileto kaj unu dolaro estas 100 dolaraj cendoj. La dolara simbolo estas majuskla litero S kun vertikala streko: «$». Usono oficiale adoptis la dolaron en 1785.

La usona dolaro estas agnoskita fidinda valuto. Ĝi estas la plej uzata oficiala valuto en internaciaj komercaj operacoj kaj estas la plej hegemonia rezerva valuto en la mondo.[1] Kelkaj landoj uzas ĝin kiel sia oficiala valuto, kaj en multaj aliaj ĝi estas la valuto de facto.[2] Ekster Usono, ĝi estas ankaŭ uzata kiel nura valuto en du Britaj transmaraj teritorioj en Karibio: nome ĉe la Britaj Virgulininsuloj kaj la insuloj Turkoj kaj Kajkoj. Kelkaj urboj tutmonde uzas la usonajn dolarojn kiel valuton de facto kune kun sia propra.

  1. The Implementation of Monetary Policy – The Federal Reserve in the International Sphere (PDF). Alirita 24a de aŭgusto 2010.
  2. Benjamin J. Cohen, The Future of Money, Princeton University Press, 2006, ISBN 0-691-11666-0; cf. "the dollar is the de facto currency in Cambodia", Charles Agar, Frommer's Vietnam, 2006, ISBN 0-471-79816-9, p. 17

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne