Vetulicolia

Rekonstruaĵo de ĝeneraligita didazoonedo.

Vetulicolia (derivita el la tipogenro, Vetulicola, siavice esta latinlingva komponaĵo el vetuli "malnova" kaj cola "loĝanto") estas la nomo de taksono (aŭ filumo[1][2] aŭ subfilumo[3] laŭ rango), kiu enhavas kelkajn formortintajn kambriajn organismojn. La korpo de Vetulicolia-anoj enhavas du partojn: nome grandan antaŭan fruntokorpon, kun en la pinto antaŭa buŝo, kovrita per strio de kvin rondo- al oval-formaj trajtoj en ĉiu flanko, kiuj estis konsideritaj kvazaŭ brankoj - aŭ almenaŭ aperturoj najbaraj de la faringo -, kaj malantaŭa sekcio kiu primitive enhavas sep segmentojn, kaj kiu funkcias kiel vosto. Al ciuj Vetulicolia-anoj mankas membroj, kaj ne havas krurojn, sensilojn aŭ eĉ okulojn.[4] La areo kie la antaŭa kaj la malantaŭa partoj kuniĝas estas tre limigita. Ties afineco estas necerta; ili estis konsiderataj kiel reprezentantoj de tigo- kaj krono-grupaj artropodoj, tigo-grupaj vertebruloj,[5] kaj de fruaj deŭterostomoj. La ĝenerala scienca konsento iam (antaŭ 2001) konsideris ilin fruaj senmembraj artropodoj, sed nune konsideras ilin fruaj deŭterostomoj.[6] Ĵuse ekzamenitaj fosilioj de Vetulicolia-anoj montras la eston de notoĥordecaj strukturoj. Tiele, oni povas konkludi ke Vetulicolia-anoj estas kron-grupaj ĥorduloj kaj probable frata grupo de modernaj tunikuloj.[7] Pli ĵusa esplorado indikas ke Vetulicolia estas pli rilataj al Saccorhytus, nome alia baza grupo de deŭterostomoj.[8]

  1. Shu, D. G.; Morris, S. C.; Han, J.; Chen, L.; Zhang, X. L.; Zhang, Z. F.; Liu, H. Q.; Li, Y.; Liu, J. N. (2001-11-22). "Primitive deuterostomes from the Chengjiang Lagerstätte (Lower Cambrian, China)". Nature. 414 (6862): 419–424. doi:10.1038/35106514. ISSN 0028-0836. PMID 11719797.
  2. Briggs; et al. (2005). "A new metazoan from the Middle Cambrian of Utah and the nature of the Vetulicolia". Alirita la 24an de Aprilo 2018. Palaeontology. 48 (4): 681–686. doi:10.1111/j.1475-4983.2005.00489.x.
  3. García-Bellido, Diego C; Paterson, John R (2014). "A new vetulicolian from Australia and its bearing on the chordate affinities of an enigmatic Cambrian group". Alirita la 24an de Aprilo 2018. BMC Evolutionary Biology. 14: 214. doi:10.1186/s12862-014-0214-z. PMC 4203957  Libere alirebla. PMID 25273382.
  4. Ailin, C.; Hongzhen, F.; Maoyan, Z.H.U.; Dongsheng, M.A.; Ming, L.I. (2003), "A New Vetulicolian from the Early Cambrian Chengjiang Fauna in Yunnan of China", Acta Geologica Sinica, 77 (3): 281–287, doi:10.1111/j.1755-6724.2003.tb00742.x jam ne plu funkcianta
  5. Shu, Degan (2003). "A paleontological perspective of vertebrate origin". Alirita la 24an de Aprilo 2018. Chinese Science Bulletin. 48 (8): 725–735. doi:10.1007/BF03187041.
  6. Dominguez, Patricio and Jeffries, Richard. (2003). Fossil evidence on the origin of appendicularians. Paper read at International Urochordate Meeting 2003. Resumo en [2] - URL retrieved June 22, 2006.
  7. García-Bellido, Diego C; Paterson, John R (2014)
  8. Han, Jian; Morris, Simon Conway; Ou, Qiang; Shu, Degan; Huang, Hai. "Meiofaunal deuterostomes from the basal Cambrian of Shaanxi (China)". Alirita la 24an de Aprilo 2018. Nature. 542 (7640): 228–231. doi:10.1038/nature21072.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne