Wayback Machine

Wayback Machine
emblemo
retarkivo
Komenco 29-a de oktobro 2001 vd
Lando(j) Usono vd
Posedata de Internet Archive vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
ĉefpaĝo

Wayback Machine (angle way back signifas antaŭ longa tempo kaj machine estas simple maŝino) estas cifereca arkivo de la Tutmonda Interreto, fondita de la Interreta Arkivo, neprofitcela organizaĵo bazita en San-Francisko. Ĝi permesas al la uzanto iri "en la tempo" kaj vidi kiel aspektis retejoj en la pasinteco. Ĝiaj fondintoj, Brewster Kahle kaj Bruce Gilliat, disvolvis la servon Wayback Machine kun la intenco provizi "universalan aliron al ĉiuj scioj" konservante arkivajn kopiojn de retpaĝoj (ankaŭ malfunkciaj, malaperintaj) kiel ekzemple la Deklaracio de Manilo (1980) de la Monda Organizaĵo pri Turismo en kiu estas referenco al Esperanto[1]. Ekde ĝia lanĉo en 2001, pli ol 452 miliardoj da paĝoj estis aldonitaj al la arkivejo.

Wayback Machine uzas faktotaksadojn ('factchecks') de FactCheck.org, Check Your Fact, Lead Stories, Politifact, Washington Post Fact-Checker, AP News Fact Check, USA Today Fact Check, Graphika, Stanford Internet Observatory kaj Our.news.

  1. (es) Deklaracio de Manilo, Monda Organizaĵo pri Turismo (UNWTO), Interreta Arkivo helpe de "Wayback Machine", la 2-an de junio 2010.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne