Akustiko

Akustiko estas la scienco pri sono. Sono rezultas el vibrado. Kontraste kun bruo, ĉe sono muzika la vibrado estas regula. Sonaj ondoj varias laŭ frekvenco (vibrorapido), amplitudo kaj formo.

La vortoj sono, tono, noto, uziĝas preskaŭ sinonime, tamen kun nuanco de diferenco laŭ vidpunkto kaj kunteksto. Ĝustadire, tono = muzika sono kun difinita alto; noto estas skribita signo, kiu prezentas muzikan sonon. Tamen (same kiel vorto povas esti skribata aŭ parolata) noto povas figure signifi ankaŭ la sonon mem, ludatan aŭ kantatan. Sono propre rilatas aŭdeblecon, orelon; tono: sonalton; noto: signon, okulon, teorion.

Internacie, la radiko "ton" estas tre malpreciza. En AFG ĝi havas inter 7 kaj 10 el la 12 signifoj sono, tembro, nuanco, intervalo, plejnkanto, toniko, tonalo, modalo, sonalto, skalo, kromtubo, sonforko. Pro tio, ke en ĉiu Eŭropa lingvo ton = (a) muzika sono, (b) intervalo (plenduto), oni ne povas rifuzi al ĝi almenaŭ tiujn du signifojn. Tamen, por klareco, ni konsilas uzi prefere pro (a) sono, tono, noto (laŭnuance), kaj por (b) plenduto aŭ plentono, sed ne simpla tono.

La intenso (forto, laŭto) de sono dependas ĝenerale de la amplitudo de la vibroj: ĝia alto de ilia frekvenco. Ju pli rapida la vibrado, des pli alta la sono.

  • Tonalto = absoluta sonalto (de tono, skalo, instrumento aŭ voĉo). Ekz., alttonalta piano. Klarnetoj estas diverstonaltaj (Bb, A, C, Eb). Levi la tonalton: Plialtigi ĉiujn tonojn po sama intervaleto. Ĉe instrumentoj malsamtonaltaj A ne estas absolute samalta.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne