Albanio

Respubliko Albanio
Republika e Shqipërisë

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himni i Flamurit
Nacia devizo: Feja e Shiqiptarit është Shqiptaria
suverena ŝtatolandounueca ŝtatorespubliko • Mediteranea lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tirano
Oficiala(j) lingvo(j) albana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) albana
Plej ofta(j) religio(j) [1]
islamo (50%)
ortodoksismo (35%)
romkatolikismo (15%)
Areo 28 748 km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
- % de akvo 4,7 % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Loĝantaro 3 600 523 Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (1-a de januaro 2022)
Loĝdenso 134 loĝ./km²
Loĝantoj albanoj
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno al
Landokodo AL
Telefona kodo +355
Plej alta punkto Monto Korab
Plej malalta punkto Adriatiko
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratia respubliko
Ŝtatestro Ilir Meta
Ĉefministro Edi Rama
Nacia tago 28-a de novembro
Sendependiĝo 28-a de novembro 1912
Ekonomio
Valuto leko (ALL)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Albana Esperanto-Asocio
vdr

AlbanioAlbanujo (albane Shqipëri/Shqipëria [ŝkiperi]), oficiale konata kiel Respubliko Albanio (Republika e Shqipërisë) estas lando de Sudorienta Eŭropo, en Balkanio. Ĝin ĉirkaŭas Montenegro nordokcidente, Kosovo (disputate ĉu temas pri parto de Serbiosuverena lando) nordoriente, Nord-Makedonio oriente kaj Grekio sude kaj sudoriente. Ĝi havas aliron al la Adriatiko okcidente, kaj al la Ionia Maro sudokcidente. Ĝi estas je malpli ol 72 kilometroj de Italio, tra la Otranta Markolo kiu kunigas la Adriatikon kun la Ionia Maro.

Albanio estas ano de Unuiĝintaj Nacioj, NATO, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Konsilio de Eŭropo, Monda Komerca Organizaĵo, Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj unu el la membroj fondintoj de la Unio por la Mediteraneo. Albanio estas kandidato por aliĝo en la Eŭropa Unio ekde januaro 2003, kaj ĝi formale petis la aniĝon la 28-an de aprilo 2009.[2] Albanio havas la distingon esti la unua suverena ŝtato kun islama plimulto tute ene de Eŭropo.

Albanio estas parlamenta demokratio kun ekonomio en transiro. La albana ĉefurbo, Tirano, havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn el 3 000 000 da enlandaj loĝantoj.[3] La reformoj por libera merkato malfermis la landon al eksterlandaj investadoj, speciale la evoluigado de energio kaj transporta infrastrukturo.[4][5][6] Albanio aperis en Lonely Planet kiel vizitinda lando por 2011.[7]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-08. Alirita 2009-05-09.
  2. ""Albania applies for EU membership", artikolo anglalingva el la retejo BBC News", la 28-an de aprilo 2009.
  3. CIA – The World Factbook. Arkivita el la originalo je 2020-05-15. Alirita 2011-10-16.
  4. Reports: Poverty Decreases In Albania After Years Of Growth.Dow Jones Newswires, 201-938-5500 201-938-5500 201-938-5500. Nasdaq.com
  5. Albania plans to build three hydropower plants.People's Daily
  6. Strong GDP growth reduces poverty in Albania-study. Reuters. Forbes.com
  7. "Lonely Planet’s top 10 countries for 2011 – travel tips and articles", el la retejo Lonely Planet. Arkivita el la originalo je 2010-11-04. Alirita 2010-11-02.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne