Araba lingvo

Ne konfuzenda kun la moderna norma araba lingvo, ĉefe uzata en amaskomunikiloj.

Araba lingvo
العربية (al-'Arabijja)
Mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Ŝemida lingvaro
Parolata en norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Alĝerio, Egiptio, Etiopio, Irano, Israelo, Irako, Jemeno, Maroko, Palestino, Sirio ktp.
Parolantoj 295 000 000
Denaskaj parolantoj 295 milionoj[1]
Fremdlingvo / dua lingvo por 424 milionoj[1]
Skribo araba
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Ŝemida lingvaro
Oficiala statuso
Reguligita de Akademio de la Lingvo Araba ĉe Kairo, Akademio de Lingvo Araba de Damasko, Suprema Konsilio de la Araba Lingvo en Alĝerio, Arabic Language International Council, Akademio de la Lingvo Araba de Israelo, Iraqi Academy of Sciences, Tunisian Academy of Sciences, Letters, and Arts, Akademio de la Lingvo Araba de Jordanio
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ar
  ISO 639-2 ara
  ISO 639-3 ara
  Glottolog arab1395
Angla nomo Arabic
Franca nomo arabe
vdr

La araba lingvo (arabe العربية, al-'Arabijja) estas ŝemida lingvo (aŭ makrolingvo) kiu estas parolata en preskaŭ 35 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante ŝemida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la malta, hebrea, la akada, la aramea kaj la asiria.

La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo, tio estas araboj, nome termino dekomence uzata por aludi al popoloj loĝantaj el Mezopotamio oriente al montaro Anti-Lebanono okcidente, kaj el nordokcidenta Arabio al Sinajo sude. Kun la alveno de la araba imperio kaj Islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj. Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Maimonido, judo de Kordovo.

Oni skribas la araban per la araba alfabeto, ŝemida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispanaj kaj hebrea lingvoj. Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece kompare kun lingvoj de aliaj civilizoj, ĝi estas konsiderata, en sia normiga formo kaj dialektoj, unusola lingvo parolata de preskaŭ 422 milionoj da homoj (kaj indiĝenoj kaj ne-indiĝenoj) en la araba mondo,[2] kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas la kvara plej parolata lingvo en la mondo (laŭ nombro de parolantoj de gepatra lingvo) kaj estas la ununura oficiala lingvo en pli ol dudek landoj kaj kunoficiala en almenaŭ aliaj ses. Ĝi estas la lingvafrankao de la araba mondo.[3]

Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola ŝemida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo. La araba estas skribita en la araba alfabeto, kiu estas abjada skribsistemo skribita eldekstre maldekstren, kvankam la parolataj variantoj estas foje verkitaj en ASCII Latino elmaldekstre dekstren sen normiga ortografio.

La araba lingvo enhavas kaj normigan varianton kiu troveblas en lego-skribado, en formalaj okazoj kaj en amaskomunikiloj (fuṣḥà aŭ moderna normigo - اللغة العربية الفصحى , amplekse bazita sur la klasika araba sed ne identa al tiu), kaj nombrajn konversaciajn dialektojn, kiuj foje povas esti nekompreneblaj inter si pra diferencoj kaj de vortotrezoro kaj de fonologio, dum ili pluhavas pli grandan kontinuecon en la sintakso.[4] Ĝenerale, la dekoj de arabaj dialektoj dividiĝas en du ĉefaj branĉoj, maŝrekaj (orientaj) kaj magrebaj (okcidentaj). La plej komprenata inter araboj estas la egipta dialekto المصرية العامية, ĉar ĝi estas la araba lando plej loĝata kaj ankaŭ pro ties kinarta kaj televida produktado kaj pro ties arta kaj amaskomunikila agado ĝenerale.

La nomo de tiu lingvo en la propra araba lingvo estas [al-luga] al-‘arabiyya (la araba [lingvo]), kvankam en kelkaj dialektoj kiaj la egipta ĝi nomiĝas simple ‘arabī (vir-genre).

La araba influis super multajn lingvojn tra la tuta mondo laŭlonge de sia historio. Kelkaj el plej influitaj lingvoj estas la Persa, Turka, Urdua, Kurda, Bosna, Kazaĥa, Bengala, Hindia, Malaja, Maldiva, Indonezia, Paŝtuna, Panĝaba, Tagaloga, Sinda kaj Haŭsa kaj kelkaj lingvoj en partoj de Afriko. Dum la Mezepoko, la literatura araba estis grava ilo de kulturo en Eŭropo, speciale en scienco, matematiko kaj filozofio. Kiel rezulto, ankaŭ multaj eŭropaj lingvoj havas pruntitajn multajn vortojn el ĝi. Multaj vortoj de araba deveno troviĝas ankaŭ en antikvaj lingvoj kiaj la Latina kaj Greka. Araba influo, ĉefe en vortotrezoro, videblas en eŭropaj lingvoj, ĉefe en la Hispana pro kaj proksimeco de civilizacioj de kristana eŭropanoj kaj islamaj araboj kaj pro 800 jaroj de arabaj kulturo kaj lingvo en la Iberia Duoninsulo, referencata en araba kiel al-Andalus. Ankaŭ balkanaj lingvoj, kiaj la Greka, akiris gravan nombron de arabaj vortoj ĉefe pere de kontakto kun la Otomana Turka.

La araba ankaŭ prunteprenis vortojn el aliaj lingvoj kiaj la Greka kaj la Persa en mezepokaj tempoj, kaj de nuntempaj eŭropaj lingvoj kiaj la Angla kaj la Franca en modernaj tempoj.

  1. 1,0 1,1 Arabic, Standard - Ethnologue, laŭ la stato de 23-a Januaro 2016.
  2. "World Arabic Language Day". UNESCO. 18-a de decembro 2014. [1] Alirita la 24-an de marto 2017.
  3. "Al-Jallad. The earliest stages of Arabic and its linguistic classification (Routledge Handbook of Arabic Linguistics, forthcoming)". [2] Alirita la 24-an de marto 2017.
  4. Brustad, Kristen E., “The Syntax of Spoken Arabic – A comprehensive study of Moroccan, Egyptian, Syrian and Kuwaiti dialects”, ISBN 0-87840-789-8, Georgetown University Press, Washington 2000, paĝo 363

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne