Areo

Areo (komparu: sanskrite ur, urv, urw.ars (tero); latine area (arvum, kampo))[1] estas la kvanto esprimanta la grandecon de regiono sur ebeno aŭ, pli ĝenerale, mezuron de (ne nepre ebena) dudimensia surfaco[2].

Ekzemple, la areo de ortangulo estas kalkulata per la formulo a×b, kie a kaj b estas la longo kaj la larĝo de la ortangulo.

La SI-unuo de areo estas kvadrata metro (m2). Aliaj unuoj estas kvadrata kilometro ktp. kaj hektaro (100 m × 100 m = 10 000 m2).

La vorton areo oni uzas ankaŭ en alia senco: tiel oni nomas parton de la tera surfaco kun difinitaj limoj aŭ difinita uzo. Kutime estas klare, ĉu temas pri la areo mem aŭ pri la mezuro de ĝia grando, tamen oni konsciu, ke temas pri la uzado de la sama vorto por malsamaj nocioj.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 18.
  2. Vd en PIV kaj ReVo "mezuro de surfaco" [1]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne