Bahaa kalendaro

Bahaa kalendaro
19-monata kalendaro • Lunsuna kalendaro
vdr

La Bahaa kalendaro uzata de la Bahaa Kredo estas ankaŭ nomata Badí‘ ("Unika", "Mirinda") Kalendaro. Ĝi estas "suna" kalendaro kun normaj jaroj de 365 tagoj kaj superjaroj de 366 tagoj, kiel eksplikite en la Kitáb-i-Aqdas. Jaroj dividiĝas en 19 monatoj, ĉiu kun 19 tagoj, kaj plusa periodo de "Intermetitaj Tagoj" (po 4 normjare, 5 superjare) por alĝustigi la bahaan jaron kun la suna jaro. Tiuj kromtagoj estas nomitaj la "Tagoj de HA" (Ayyám-i-Há) kaj ili situas inter la 18-a kaj 19-a monatoj kun limdatoj de la 26-a de februaro ĝis la 1-a de marto. Jaroj en la Bahaa kalendaro komenciĝas je la printempa ekvinokso (kutime la 20-21aj de marto en la Gregoria kalendaro). Tagoj komenciĝas je sunsubiro la antaŭan suntagon kaj finiĝas je sunsubiro la aktualan suntagon.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne