Besta loto

La Besta Loto (Jogo do Bicho, /ĵogu du biŝu/) estas tradicia lotumado en Brazilo, en kiu la numeroj rilatas al 25 bestoj, laŭ alfabeta ordo (en la portugala). Ĝi funkcias paralele al la oficialaj lotoj de la federacia kaj subŝtataj registaroj kaj estas tre populara.

La 3-an de julio 1892, la entrepreno tiam respondeca pri la Bestoĝardeno de Rio-de-Ĵanejro, aranĝis specialan bankedon por lanĉi kampanjon, kiu permesus altiri vizitantojn. João Batista Viana Drummond, Barono de Drummond, la direktoro, kreis la unuan bestoĝardenon en la urbo en 1888 kaj elpensis tagan lotumadon de unu el 25 besto-nomoj. La vizitanto de la bestoĝardeno povis akiri je la eniro, per 1$000 (unu mil-rejso, la tiama monunuo) bileton presitan kun bildo de unu el la bestoj. Tiuj, kiuj havis la bildon de lotumita besto, ricevis premion je 20$000 (dudek mil-rejsoj). La unua okazinta lotumo disdonis 460$000 (kvarcent sesdek mil rejsojn) je premio.

Nur dudek tagojn poste jam estis plendo al la polico pri tiu hazardludo, malpermesata praktiko se organizata de privatuloj en Brazilo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne