Charente

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Charente (rivero).
Charente
Insigno de Charente
Situo de Charente
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Numero 16
Prefektejo Angoulême
Subprefektejoj Cognac
Confolens
Statistikaĵoj
Loĝantaro 350 867 (2021)
Areo 5 956 km²
Loĝdenso 59 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 26
Komunumoj 394
vdr

Ĉarento (france: Charente [ʃaʁˈɑ̃t]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio france Nouvelle-Aquitaine. La nomo “Charente” devenas de la rivero Charente, kiu fluas trans la teritorio: Ĝia areo estas 5 956 km2 granda, kaj la departemento havas 353 482 loĝantojn. Charente prezentas pejzaĝojn de larĝaj valoj kaj ebenaĵoj kaj kelkaj malaltaj montetoj. La ĉefurbo de la departemento estas Angoulême. Aliaj urboj: Cognac kaj Confolens. La departemento tute enhavas 394 komunumojn.

Agrikulturo ludas la plej gravan rolon en la departementa ekonomio, kaj okupas 36% de la laboranta populacio. Oni trovas ĉefe kultivadon de tritiko, maizo, sunfloroj, kaj vinberoj (famas la vinoj de Cognac kaj Pineau des Charentes). Bredado restas tamen grava aktiveco en kelkaj partoj de Charente (bovedoj). Industrio ne estas tre dinamika, sed konas grandan diversecon: fabrikado kaj transformigado de nutraĵoj, fabrikado de ŝuoj, tradicia fabrikado de porcelanaĵoj, teksaĵoj, ...).

La kultura patrimonio de la departemento estas riĉega : multaj kasteloj (Cognac, Villebois-Lavalette, La Rochefoucauld, Barbezieux, Aigre), romanikaj preĝejoj (Angoulême, Bassac, Saint-Amant-de-Boixe), mezepokaj urboj (Confolens). La mildaj pejzaĝoj de Charente ankaŭ estas allogaĵoj por la turistoj, samkiel la vinoj, la gastronomio aŭ la nun fama internacia festivalo pri bildstrio-arto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne