Esperanto-asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto. Laŭ ĉi tiu difino, Esperanto-acocio estas unuiĝo de esperantistoj, kiu uzas Esperanton por siaj konkretaj komunaj celoj, aŭ ĝenerale disvastigadas la lingvon en iu geografia regiono aŭ tutmonde.

Esperanto-asocio povas havi diversajn celojn, uzante Esperanton kiel helplingvon: ekzemple, realigo de klasaj celoj (Sennacieca Asocio Tutmonda) aŭ atingado de lingva justeco en la mondo.

Esperanto-asocioj povas esti organizitaj:

  • laŭ geografia teritorio (ĉe loka, landa aŭ tutmonda nivelo);
  • laŭ precipa celo kaj celata parto de socio (adeptoj de konkreta mondkoncepto/ideologio/religio, unuiĝoj laŭ profesioj aŭ ŝatokupoj) — fakaj Esperanto-asocioj (kutime ili funkcias tutmonde).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne