Fonemo

En parolata lingvo, fonemo estas baza, teoria unuo de sono, kiu povas distingi vortojn (t.e. ŝanĝo de unu fonemo en vorto povas produkti alian vorton). Fonemo povas signifi kategorie multajn fonetike similajn aŭ fonologie interrilatajn sonojn (la rilato kaj distingado povas ne esti tiel fonetike evidenta, kio estas unu el la problemoj de ĉi tiu koncepta skemo).

Depende de la lingvo kaj de la uzata alfabeto, fonemo povas esti skribata ĉiam kiel unu litero (kiel en Esperanto); tamen, ekzistas multaj esceptoj al tiu regulo — vidu ĉi-poste Ortografiojn. La sonoj [p] kaj [b] estas fonemoj de Esperanto ĉar estas vortoj kiel /paro/ kaj /baro/, kiuj havas diferencajn signifojn kaj iliaj prononcoj estas diferencaj nur rilate al tiuj du sonoj (tamen, en mandarena kaj araba lingvoj la sonojn [p] kaj [b] (jam ne fonemoj) estas perceptataj kiel prononclokaj variantoj de la sama fonemo). El struktura vidpunkto, la fonemo apartenas al la lingvo, dum la sono apartenas al la parolo. La vorto <kiso>, ekzemple, konsistas el kvar fonemoj (/k/, /i/, /s/, /o/). Al tiu vorto respondas, ankaŭ en la parolo, nome konkreta agado, kvar sonoj, kiujn la fonologio nomas alofonoj, kaj tiuj ĉi povas varii laŭ la individuo, kiu parolas. La fundamenta distingo de la konceptoj "fonemo" kaj "alofono" estas en tio, ke la unua estas psika realiĝo de la abstraktigo (modelo) de la dua, kiu efektiviĝas en la parolo. Tiel, se anstataŭ la prononco de "kiso" kun pura /k/ oni prononcas kun iu /k/ iom proksima al /g/ aŭ al /ĥ/, nenio ŝanĝiĝas se vere ĝi ne fariĝas pura /g/ aŭ /ĥ/. Okaze de la lasta, ĉar ne ekzistas en Esperanto la vorto "ĥiso", ne eblas konfuzo. En la unua okazo ĉar ja ekzistas en Esperanto la vorto "giso" eblas konfuzo, pro kio oni devas konjekti, pri kiu fonemo temas.

Du vortoj, kiuj diferencas inter si per nur unu fonemo, kiel "sama" kaj "sana", estas minimuma duo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne