Franca lingvo

Franca lingvo
Français
Regionoj, kie la franca estas:  la ĉefa lingvo  oficiala aŭ administrativa lingvo  grava malplimulta aŭ dehistoria lingvo
Regionoj, kie la franca estas:
  •  la ĉefa lingvo
  •  oficiala aŭ administrativa lingvo
  •  grava malplimulta aŭ dehistoria lingvo
  • moderna lingvonatura lingvo • lingvo
    Lingvoj de oïl • sud-Eŭropaj lingvoj • gaŭlo-latinida lingvarolatinida lingvaro
    Parolata en Francio kaj ĉ. 50 aliaj landoj
    Parolantoj 77 200 000
    Denaskaj parolantoj ĉ. 110–128 milionoj
    Fremdlingvo / dua lingvo por ĉ. 265–500 milionoj
    Skribo latina alfabeto
    Logobildo de Franclingvio
    Lingvistika klasifiko

    Hindeŭropa lingvaro
    Italika lingvaro
    Latinida lingvaro
    Okcidenta latinida lingvaro
    Franc-latinida lingvaro
    Franca lingvo
    Oficiala statuso
    Oficiala lingvo en 29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj
    Reguligita de Académie française
    Lingva statuso 1 sekura
    Lingvaj kodoj
    Lingvaj kodoj
      ISO 639-1 fr
      ISO 639-2
        Bibliografia fre
        Terminologia fra
      ISO 639-3 fra
      SIL FRA
      Glottolog stan1290
    Angla nomo French
    Franca nomo français
    Vikipedio
    vdr

    La franca lingvo (france langue française /lɑ̃g fʁɑ̃sɛz/ [lang fran-sez] français /fʁɑ̃sɛ/ [fran-se]) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, multaj landoj de Nord- kaj Okcident-Afriko kaj ankaŭ en Usono. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj, de Eŭropa Unio kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Universala Poŝta Unio[2], kreita en 1874.

    La franca lingvo estas latinida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉ. 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉ. 1400 ĝis 1600, la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).

    1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-14. Alirita 2016-06-13.
    2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-11. Alirita 2016-06-13.

    From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

    Developed by Nelliwinne