Hedera Ligo

Hedera Ligo
college athletic conference
Komenco 1954 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Hedera Ligo (angle Ivy League) dekomence estis neformala termino por nomi la plej malnovajn, plej prestiĝajn universitatojn de nordorienta Usono.

Mapo pri la situoj de la membro-universitatoj de la Hedera Ligo

La termino originis (ĉ. 1933) en prisporta parolado, kaj en 1954 ok tiaj universitatoj (el kiuj sep fondiĝis antaŭ ol Usono mem) formale kunfondis interlernejan atletan ligon tiel nomatan, kiu nun kunligas tiujn ok universitatojn pri 33 diversaj sportoj. Kial la adjektivo hedera? pro tio, ke hedero kreskas sur malnovaj muroj, kaj aparte sur la muroj de tiuj universitatoj. La termino vaste uziĝis ankaŭ ekster la sporta kampo, aludante pri la eduka filozofio, la kulturaj normoj, kaj la supereca sinteno de tiuj universitatoj.

La membro-universitatoj de la Hedera Ligo estas inter la plej riĉaj en la mondo. Harvard, dotita per fondusoj ampleksantaj preskaŭ 30 miliardoj da usonaj dolaroj, estas la plej riĉa el ĉiuj, kaj la plej malriĉa, Brown, havas preskaŭ 3 miliardojn da USD.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne