Helpo:Artikolo

Vikipedio:Oftaj demandoj

Estas multaj paĝoj en la Vikipedio, multe pli da paĝoj ol tiuj, kiujn ni fakte rigardas kiel verajn artikolojn.

Kio estas vera artikolo? Oni povas difini Vikipedian artikolon kiel paĝon, kiu estas en la datumbazo, kaj kiu havas enciklopedianalmanakan informon (almanaka informo: listoj, tempoj, tabeloj, ktp).

Tio ne inkluzivas paĝojn en iuj el la nomspacoj, kiujn ni uzas por aliaj celoj:


Krome estas multaj ne-artikoloj en la artikola nomspaco. Plejparte temas pri la jenaj:

  • centoj da tre malgrandaj paĝoj, kiujn oni ankoraŭ ne povas rigardi kiel verajn artikolojn.
  • miloj da alidirektiloj, kiuj estas uzataj por plusendi vizitantojn de unu paĝo al alia.

Normale la vikipediistoj sekvas la ĉi-antaŭajn gvidliniojn, sed kelkfoje estas malfacile scii, kio estas, kaj kio ne estas artikoleto. Tial la termino "artikolo" povas esti uzata ankaŭ por ĉio en la artikola nomspaco, kiu ne estas alidirekto. Sed por kalkuli nian paĝaran statistikon, ni bezonas difinon uzeblan por aŭtomata nombrado de artikoloj. Tiam artikoloj, kiuj ne havas komon ne estas inkluzivataj en la nombron.

Niaj konsiloj en nomoj de titoloj temas nur pri elektado de nomoj de veraj (enciklopediaj kaj almanakaj) artikoloj. Por via propra vikipediista artikolo, vi povas uzi ian ajn majusklecon kaj nombroformon, kiun vi deziras.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne