Ilinojso

Ilinojso
(Illinois)
Ŝtato
Mapo de usono kun Ilinojso montrata
Blazono
Moto: State Sovereignty, National Union ("Ŝtata Suvereneco, Nacia Unio")[1]
Kromnomo: Land of Lincoln ("Lando de Lincoln"), Prairie State ("Preria Ŝtato")[1]
Lando Usono Usono
Gravaj urboj Ĉikago
Ĉefurbo Springfield
Plej alta punkto Charles Mound
 - alteco 377 m s. m.
 - koordinatoj 42° 30′ 00″ N 91° 31′ 00″ U / 42.50000 °N, 91.51667 °U / 42.50000; -91.51667 (mapo)
Plej malalta punkto Misisipo (rivero)
 - alteco 85 m s. m.
 - koordinatoj 36° 58′ 00″ N 87° 30′ 00″ U / 36.96667 °N, 87.50000 °U / 36.96667; -87.50000 (mapo)
Areo 149 949 km² (14 994 900 ha)
Loĝantaro 12 812 508 (2020)
Denseco 86,27 loĝ./km²
Estiĝo 3-a de decembro 1818
Ŝtatestro J.B. Pritzker
(ekde 14-a de januaro 2019)
Horzono CST (UTC-6)
 - somera tempo CDT (UTC-5)
Vikimedia Komunejo: Illinois
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo

Ilinojso (NPIV'a formo; foje uzeblas ankaŭ la formo Ilinojo, angle: Illinois [il-i-NOJ]) estas subŝtato de Usono.

Ĝi ricevis sian nomon pro la franca formo de Ilini, kiun oni formis per la aldonado de la franca sufikso -ois — la 's' ne prononciĝas en la franca kaj plejofte ne prononciĝas en la angla. La Ilini estis tribo (au tribaro) de indianoj kiuj tie loĝis. La tero kie situas Ilinojso estis parto de la teritorio cedita al la nova Usono de la Brita Regno post la Usona milito por sendependeco. Je la 3-a de decembro 1818, ĝi fariĝis la 21-a ŝtato de Usono. Dum la 19-a jarcento, Ilinojso estis geografie tre oportuna ĉar ĝi estis la sola akvovojo inter la Grandaj Lagoj kaj la Rivero Misisipo. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por la interŝtata ŝosea sistemo. Ilinojso fidelis al la Usona Unio dum la Usona interna milito de 1861-1865.

La flankoj de Ilinojso tuŝas en la nordo Viskonsinon (angle: Wisconsin), en la oriento la lagon Miĉigano, Indianaon kaj la riveron Ohio, kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estas maizo, bovoj, kaj porkoj. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato. Universitato de Ĉikago en Ĉikago, Nordokcidenta Universitato en Evanston kaj Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign estas tri gravaj universitatoj en Ilinojso.

En Ilinojso loĝas (en 2000) 12,4 milionoj da homoj. La plej granda urbo estas Ĉikago, kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estas Rockford (Ilinojso), Aurora (Ilinojso), Naperville kaj Peoria (Ilinojso). La ĉefurbo estas Springfield (Ilinojso). Ilinojso havas 22 reprezentantojn en la usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj).

Famaj ilinojsanoj estas Abraham Lincoln kaj Ronald Reagan, usonaj prezidantoj; Adlai Stevenson, usona ambasadoro ĉe la UNO; rokmuzikisto Eddie Vedder; senatano Hillary Clinton; kaj komikisto Jack Benny. Inter vidindaj turismaj lokoj estas la laborejo de la arkitekto Frank Lloyd Wright en Oak Park, kaj Navy Pier en Ĉikago, la Lincoln-domo en Springfield, kaj ŝtat-parkoj ĉie en la ŝtato. La sola nordamerika bahaa templo situas en Wilmette, norde de Ĉikago.

Politike, Ilinojson ne tute regas la Demokrata Partio nek la Respublikana. Ĉikago estas forte Demokrata, sed la ĉirkaŭaj kantonoj ĉefe preferas la Respublikanojn. Ilinojso oficiale permesas mortpunon, sed ekde 2000, pro ordono de la ŝtatestro George Ryan, ekzistas moratorio ĝis estontaj reformoj de la justeca sistemo. De 2019 la guberniestro de Ilinojso estas J. B. Pritzker.

  1. 1,0 1,1 Illinois State Motto (angle). Ŝtato de Ilinojso. Arkivita el la originalo je 2021-11-21. Alirita 2020-12-26.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne