Internacia Astronomia Unio

Internacia Astronomia Unio
emblemo
scienca organizaĵo • internacia organizaĵo
Komenco 1919 vd
Geografia situo 48° 50′ 5″ N, 2° 20′ 7″ O (mapo)48.834792.33524Koordinatoj: 48° 50′ 5″ N, 2° 20′ 7″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Internacia Astronomia Unio (Parizo)
Internacia Astronomia Unio (Parizo)
DEC
Internacia Astronomia Unio
Internacia Astronomia Unio
Map
Internacia Astronomia Unio
Fondinto(j) Benjamin Baillaud vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Teresa Lago vd
Ĉefestro(j) Debra Elmegreen • Robert Williams • Ewine van Dishoeck vd
Membro de Internacia Konsilio de SciencoKomitato pri Kosma EsploradoInternacia Scienca Konsilio vd
Lingvoj

franca lingvo
angla lingvo

Filioj Laborgrupo de IAU pri Nomoj de Steloj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo de la IAU
חברים לאומיים מ־82 מדינות
Landaj membroj el 82 landoj

La Internacia Astronomia UnioInternacia Astroscienca Unio (oficiale IAU, angle International Astronomical Union) estas internacia, neregistara astronomia tegmenta organizaĵo kiu kunigas naciajn astronomiajn asociojn, profesiajn esploristojn kaj astronomian entuziasmulojn el la tuta mondo. La celo de la asocio estas progresigi la sciencon de astronomio en ĉiuj ĝiaj aspektoj, per internacia kunlaboro kaj gvidado de la tutmonda kunordigo de astronomio. La agadoj de la organizaĵo inkludas edukon, komunikadon, esploradon kaj evoluon, publikaĵojn, aliron al la scienco de astronomio por la ĝenerala publiko per la establado de dediĉitaj oficejoj, iniciatado de projektoj, konferencoj kaj prelegoj.

La kerna agado de la IAU estas la organizaĵo de sciencaj renkontiĝoj. Ĉiun jaron la unuiĝo sponsoras naŭ internaciajn simpoziojn kaj ĉiujn tri jarojn, la unuiĝo okazigas ĝeneralan kunvenon kie ses simpozioj estas okazigitaj, proksimume 15 fokusrenkontiĝoj, kaj individuaj komercaj kaj sciencaj renkontiĝoj de la sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj. La asocio havas kvar partnerojn kaj reprezentantojn en tridek kvar internaciaj organizaĵoj [1]. Krome, ĝi estas membro de la Internacia Konsilio de Sciencoj, kiu unuigas sciencajn asocioj je diversaj niveloj en ĉiuj sociaj kaj natursciencoj [2]. Tiele, ĝi estas la agnoskita aŭtoritato por nomi stelojn, planedojn, asteroidojn, aliajn ĉielajn korpojn kaj surfacaĵojn de ĉiuj ĉi. La kvar partneroj de la unuiĝo estas la jenaj: la Interuniversitata Centro por Astronomio kaj Astrofiziko (angle, Inter-University Centre for Astronomy and Astrophysics, IUCAA), Development in Africa with Radio Astronomy, kaj la Reĝa Societo por Astronomio (AN), kaj la Konsila Konsilio por la Spaca Generacio (AN). La Internacia Astronomia Unio havas strategian planon skizantan la kvin celojn de la organizaĵo por la jaroj 2020-2030 kaj la agadojn postulatajn por renkonti tiujn celojn [3]. La celoj estas:

  1. gvidi la tutmondan kunordigon de astronomio, plibonigi komunikadon kaj disvastigi astronomian scion inter profesiaj astronomoj.
  2. promocio de astronomio en ĉiu lando.
  3. antaŭenigi la uzon de astronomio kiel ilo por evoluo en iu ajn lando.
  4. publika aliro al astronomiaj informoj.
  5. edukado kaj instruado de astronomio en lernejoj.
  1. https://www.iau.org/administration/international_org_relations/other_organizations/
  2. https://www.iau.org/administration/about/
  3. https://www.iau.org/static/administration/about/strategic_plan/strategicplan-2020-2030.pdf

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne