Internacia Fonetika Alfabeto

Internacia Fonetika Alfabeto
fonetika alfabeto
Komenco aŭgusto 1888 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; angle International Phonetic Alphabet [IPA]; france L'alphabet phonétique international [API]) estis kreita de britaj kaj francaj fonetikistoj sub observado de la Internacia Fonetika Asocio, fondita en Parizo dum la jaro 1886. La organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon IFA. La IFA intencas esti norma alfabeto por la fonetika skribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive de kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel (1989); la plej aktuala versio aperis en 1993, reŝanĝita en 1996. La plejparto de la literoj elvenis el la latina alfabeto aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la greka alfabeto, kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne