Joe Biden

Joe Biden
Persona informo
Joseph Robinette Biden Jr.
Naskonomo Joseph Robinette Biden Jr.
Naskiĝo 20-a de novembro 1942
en Scranton, Pensilvanio
Religio Katolikismo
Lingvoj angla vd
Loĝloko Claymont • Wilmington • Arden • WilmingtonBlanka Domo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Delavaro
Sirakuza Universitato
Partio Demokratia Partio
Subskribo Joe Biden
Familio
Dinastio family of Joe Biden vd
Patro Joseph Robinette Biden Sr. vd
Patrino Jean Biden vd
Gefratoj Valerie Biden Owens • James Biden • Francis Biden vd
Edz(in)o Neilia Hunter (mortinta)
Jill Tracy Jacobs
Infanoj Beau Biden • Naomi Biden • Hunter Biden • Ashley Biden vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo juropolitiko vd
Aktiva en VaŝingtonoWilmington vd
Verkado
Verkoj Promises to Keep ❦
Promise Me, Dad vd
En TTT http://biden.senate.gov
46-a Prezidanto de Usono
Dum 20-a de januaro 2021
Antaŭulo Donald Trump
47-a Vicprezidanto de Usono
Dum 20-a de januaro 200920-a de januaro 2017
Prezidento Barack Obama
Antaŭulo Dick Cheney
Usona Senatano
de Delavaro
Dum 3-a de januaro 197315-a de januaro 2009
Antaŭulo J. Caleb Boggs
Sekvanto Ted Kaufman
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joe BIDEN, plennome Joseph Robinette Biden, Jr. [ĝoŭ bajden] (naskita la 20-an de novembro 1942 en Scranton, Pensilvanio) estas usona politikisto de la Demokrata Partio, spertulo pri eksterlanda politiko, kaj la nuna prezidanto de Usono ekde 2021. De 1973 ĝis 2009 li estis delegito de Delavaro en la Usona Senato. De 2009 ĝis 2017 li estis vicprezidanto de Usono sub prezidanto Barack Obama.

Biden servis ses oficdaŭrojn, aŭ 36 jarojn, kiel senatano. Li estas la plej longe servinta senatano de Delavaro. Li prezidis la komitaton pri eksterlandaj rilatoj en la 110-a Kongreso.

Biden estis kandidato por la usona prezidenteco, sed ekskandidatiĝis post la antaŭbaloto de Iovao la 3-an de januaro 2008. Obama anoncis Biden kiel sian vicprezidentan kandidaton, per poŝtelefona tekst-mesaĝo al subtenantoj, la 23-an de aŭgusto 2008.

Biden publike indikis, ke li serioze konsideras kandidatiĝi denove por la voĉdono de 2016.[1] Tamen je la 21-a de oktobro 2015, parolante ĉe la Roza Ĝardeno (apud la Blanka Domo), kun la edzino kaj prezidanto Obama apude, Biden anoncis sian decidon ne kandidatiĝi por la demokrata nomumo en la balotado de 2016.[2][3][4]

Biden anoncis sian 2020 kandidatecon por prezidanto la 25-an de aprilo 2019, kaj en junio 2020, li atingis la 1.991-delegitan sojlon necesan por iĝi la kandidato de la partio.[5] La 11-an de aŭgusto 2020, Biden anoncis, ke usona senatano Kamala Harris estos vicprezidantkandidato en la prezidanta elekto en 2020.[6] Biden venkis en la usonaj prezidantaj balotoj de 3-a de novembro 2020 kontraŭ la tiama prezidanto Donald Trump,[7] kaj li oficiale iĝis prezidanto de Usono la 20-an de januaro 2021.

Je la tagon de sia inaŭguro, Biden havis 78 jarojn kaj du monatojn, la plej maljuna prezidanto en la momento de sia inaŭguro (Trump tenis la antaŭan rekordon, kiu havis 70 jarojn dum sia inaŭguro) kaj la plej maljuna aktuala prezidanto (Ronald Reagan, kiu estis 77-jara kiam li finis sian antaŭan mandaton). Li ankaŭ estas la unua prezidanto kies hejmŝtato estas Delavaro. Krome li estas la dua katolika prezidanto en la historio post John Fitzgerald Kennedy; Kaj la dua prezidanto, post Richard Nixon, kiu estis elektita prezidanto post sia periodo kiel vicprezidanto finiĝis.

  1. Colby Itkowitz - "There is a ‘Draft Joe Biden’ Super PAC Now; It’s Even Hiring a Fundraiser", Washington Post, March 23, 2015
  2. Jeff Mason - "Biden says he will not seek 2016 Democratic nomination", Thomson Reuters, October 21, 2015. Retrieved October 21, 2015 angle
  3. Comment Joe Biden Is Not Running For President In 2016. Huffington Post. Alirita 2015-10-21. angle
  4. Joe Biden Decides Not to Enter Presidential Race. The Wall Street Journal. Alirita 2015-10-21. angle
  5. https://www.washingtonpost.com/politics/biden-clinches-the-democratic-nomination-after-securing-more-than-1991-delegates/2020/06/09/ee8a4e66-a7e3-11ea-b473-04905b1af82b_story.html
  6. https://www.cnn.com/politics/live-news/2020-election-biden-vp-pick/index.html
  7. Joe Biden elected president, CNN

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne