Konstitucio

La Magna Carta, unu el la unuaj dokumentoj kun trajtoj de Konstitucio.
George Washington ĉe la Konstitucifara Konvencio de 1787 subskribante la Usonan Konstitucion.
Pentraĵo de Jan Matejko, 1891. Reĝo Stanisław ĵuras apogi la novan Konstitucion; en fono, Varsovia Reĝa Kastelo, kie la Konstitucio estis adoptita.
Eldono de la Hispana konstitucio de 1812.

Oni povas tiel difini bazleĝonkonstitucion:

Konstitucio estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili.

Ofte konstitucion verkas balotita konstitucidona asembleo.

Ne necesas, ke la koncerna akto estu nomita "konstitucio": nur la enhavaj dispozicioj igas la akton bazleĝeca aŭ ne. Tiuj aktoj tiel povas esti nomitaj ja konstitucio, sed ankaŭ ĉartofundamenta(j) leĝo(j)... Krome, eblas imagi, ke la koncernaj reguloj ne enestas en jura akto sed devenas de jurkutimoj -- kiel ekz. en Britio. Tio ĉi ne funde modifas la aferon, simple la konstitucia juro (aro de la konstituciaj reguloj) estos ne skriba sed jurkutima/parola; ĝi tamen estos tiel forta kaj aŭtoritateca kiel skriba konstitucia juro. Cetere, en la landoj, kie estas skriba konstitucio, ofte jurkutimaj reguloj kompletigas ties dispoziciojn.

Plie, la bazleĝoj de la federaciaj ŝtatoj krome entenas regulojn pri la dispartigo de la povoj/kompetentoj inter la federacia ŝtato kaj la federitaj subŝtatoj. La plej gravaj ekzemploj de federacioj estas Usono, Rusio, Barato, Brazilo, Meksiko kaj Niĝerio. Svislando kun ĝiaj komponantaj kantonoj eble estas la plej frua institua federacio. Ankaŭ la Eŭropa Unio disponeblas pri la Eŭropa Konstitucio kaj bazleĝo kiel Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio

Fine, iuj konstitucioj ankaŭ aldonas deklaraciojn pri fundamentaj rajtoj aŭ liberecoj, ĉu en sia teksta korpo ĉu en sia antaŭparolo. Tio estas la kazo ekz. en Francio (kiu kalkulas 18 diversajn bazleĝojn ekde la Franca Revolucio de 1789!): la antaŭparolo de la konstitucio de 1958 referencas i.a. al la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj entenas mem konfirmon pri kelknombraj rajtoj kaj publikaj liberecoj. La mencio pri homaj rajtoj pli kaj pli oftiĝas en la bazleĝoj -- tion klarigas la granda zorgo pri homaj rajtoj de post la dua mondmilito. La nocio pri bazleĝo do ŝanĝiĝis iom post iom, kaj oni povas aldoni al la supra, klasika difino, ke:

Bazleĝo ĝenerale entenas ankaŭ difinon de la civitanaj rajtoj kaj ĉefaj liberecoj, kiujn la registoj respektu.

La bazleĝo de Masaĉuseco estus la plej malnova ankoraŭ valida konstitucio el la mondo (1780), se oni ne enkalkulas la bazleĝon de la Ligo de la Ses Nacioj Irokezaj (la "Gajanaŝagoŭa"), kiu ekzistis jam 1000 jarojn antaŭ Kristo. Masaĉuseco ankaŭ iniciatis la unuan konstitucidonan kongreson.

La Usona Konstitucio de 1787 estas alia grava frua konstitucio.

La unuaj bazleĝoj en Eŭropo inkluzivas tiujn de Francio (ekde 1789) kaj de Pollando en 1791. Oni fojfoje nomas tiun polan la unua "moderna" eŭropa konstitucio pro tio ke la pli frua franca konstitucio de 1789 estis reĝa konstitucio.

En la plej multaj landoj de la mondo la konstitucio estas skriba dokumento aŭ kolekto de dokumentoj difinitaj kiel konstitucio. Aliaj landoj anstataŭ konstitucion havas bazleĝojn konsideritajn pli potencajn kaj malpli ŝanĝiĝeblajn ol ordinaraj leĝoj. Tio estas la kostitucia situacio en Israelo kaj en Svedio. En Unuiĝinta Reĝlando, la konstitucio estas kolekto de principoj, kelkaj el kiuj estas neskribitaj, kiuj estis formulitaj tra la jaroj, kaj estas konataj kiel "konstituciaj konvencioj." Malgranda parto de tiuj konstituciaj konvencioj estis formulita tra la jaroj en diversaj dokumentoj, kiel ekzemple la Magna Carta kaj kelkaj leĝoj realigitaj fare de la brita parlamento.

La Konstitucio de Barato estas la plej longa skriba konstitucio de iu suverena lando en la mondo,[1] enhavanta 444 artikolojn en 22 partoj,[2][3] 12 kalendartabelojn kaj 118 amendojn, kun 117,369 vortoj en sia angla-lingva traduko,[4] dum la Usona Konstitucio estas la plej mallonga skriba konstitucio, kun 7 artikoloj kaj 27 amendoj.[5]

  1. Pylee, M.V.. (1997) India's Constitution. S. Chand & Co.. ISBN 81-219-0403-X.
  2. Sarkar, Siuli. Public Administration In India. PHI Learning Pvt. Ltd.. ISBN 978-81-203-3979-8.
  3. Kashyap, Subhash. Our Constitution-An introduction to India's Constitution and Constitution Law. National Book Trust, India. ISBN 978-81-237-0734-1.
  4. Constitution of India. Ministry of Law and Justice of India (Julio 2008). Alirita 2008-12-17.
  5. National Constitution Center. Independence Hall Association. Alirita 2010-04-22.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne