Landes

Landes
Insigno de Landes
Situo de Landes
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Numero 40
Prefektejo Mont-de-Marsan
Subprefektejoj Dax
Prezidanto de la
departementa konsilio
Henri Emmanuelli[1]
Prefekto Nathalie Marthien
Statistikaĵoj
Loĝantaro 422 976 (2021)
Areo 9 243 km²
Loĝdenso 46 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 2
Kantonoj 15
Komunumaroj 24
Komunumoj 331
vdr

Landes [lɑ̃d] (okcitane Lanas [lanos]; esperante Erikejoj) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. La departemento Landes estas la dua plej granda de Francio (9 243 km2), sed havas malmultajn loĝantojn (397 226)[2], ĉar ĝia teritorio estas plejparte kovrita de granda arbaro (60 %). Tiu ĉi arbaro estas ankaŭ la plej ampleksa el la tuta okcidenta Eŭropo. La ĉefurbo de tiu departemento estas Mont-de-Marsan. La departemento entute havas 331 komunumojn.

La departemento Landes havas longan kaj rektlinian fasadon al la Atlantika Oceano (pli ol 100 km), kelkajn lagojn kaj estas plejparte ebena. Nur en la sudorienta parto de la teritorio troviĝas kelkaj montetoj.

Pro la vastega arbaro, la agrikulturo resp. kultivado ludas malgrandan rolon en la ekonomia vivo de Landes. Industrio prezentiĝas per aeronaŭtiko, elektroniko kaj fabrikado de plastaj materioj.

Turismo nun disvolviĝas, precipe danke al multnombraj ban-urboj (unua franca ban-departemento): Dax, Eugénie-les-Bains, Tercis-les-Bains, Saubusse ktp. La turisma vivo ankaŭ viglas somere laŭ la longa marbordo kun siaj agrablaj banlokoj (Côte d’Argent: Arĝenta Bordo).

  1. 1982-1997, post trijara paŭzo denove ekde 2000 kaj daŭre laŭ la stato de 2014
  2. Insee. Chiffres clés : Département des Landes (40) (france). Alirita la 9-an de marto 2013.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne