Loko de artikulacio

Lokoj de artikulacio
(pasiva & aktiva):

  1. Ekso-labiala,
  2. Endo-labiala,
  3. Dentala,
  4. Alveolara,
  5. Post-alveolara,
  6. Pre-palatala,
  7. Palatala,
  8. Velara,
  9. Uvulara,
10. Faringala,
11. Glotala,
12. Epiglotala,
13. Radikala,
14. Postero-dorsala,
15. Antero-dorsala,
16. Laminala,
17. Apikala,
18. Sub-apikala

En artikulacia fonetiko, la loko de artikulacio (aŭ punkto de artikulacio) de konsonanto estas la punkto de kontakto, kie obstrukco okazas en la parola pado inter aktiva (mova) artikulaciilo (tipe iu parto de la lango) kaj pasiva (senmova) artikulaciilo (tipe iu parto de la plafono de la buŝo). Kune kun la maniero de artikulacio kaj fonado, tio donas al la konsonanto ĝian distingan sonon.

Laŭdifine, loko de artikulacio estas kaj la aktiva kaj la pasiva artikulaciiloj. Ekzemple, la aktiva malsupra lipo povas kontakti aŭ pasivan supran lipon (bilabialo), kia [m]) aŭ la suprajn dentojn (labialdentalo, kia [f]). La malmolan palaton povas kontakti aŭ la antaŭo aŭ la malantaŭo de la lango. Se la antaŭo de la lango estas uzita, la loko (de artikulacio) nomiĝas retroflekso; se la malantaŭo de la lango ("dorso") estas uzita, la loko (precize) nomiĝas "dorsal-palatalo", aŭ pli komune, simple palatalo.

Aktivaj artikulaciiloj. Baze ekzistas kvin aktivaj artikulaciiloj: la lipo ("labialaj konsonantoj"), la fleksebla antaŭo de la lango ("koronalaj konsonantoj"), la meza malantaŭo de la lango ("dorsalaj konsonantoj"), la radiko de la lango kune kun la epigloto ("radikalaj konsonantoj"), kaj la laringo ("glotalaj aŭ laringalaj konsonantoj"). Tiuj artikulaciiloj povas funkcii sendepende unu disde la alia, kaj du aŭ pli povas labori en kio nomiĝas kunartikulacio (vidu sube).

Pasivaj artikulaciiloj. La pasiva artikulaciejo, aliflanke, estas kontinuaĵo sen multaj akraj limoj. La lokoj langolabiala kaj interdentala, interdentala kaj dentala, dentala kaj alveolara, alveolara kaj palatala, palatala kaj velara, velara kaj uvulara intermergiĝas unu en la apudan, kaj konsonanto povas esti prononcata ie inter la nomitaj lokoj.

Aldone, kiam uzatas la antaŭo de la lango, povas esti, aŭ la supra surfaco (aŭ "klingo") de la lango kiu faras kontakton ("laminalaj konsonantoj"), aŭ la pinto de la lango ("apikalaj konsonantoj"), aŭ la suba surfaco ("subapikalaj konsonantoj"). Ankaŭ tiuj artikulacioj intermegiĝas unu en la apudan sen klaraj limoj.

Konsonantoj kiuj havas la saman lokon de artikulacio, kiel ekzemple alveolaroj [n, t, d, s, z, l] en la angla, nomiĝas homorganaj. Ia homorgana nazala regulo estas kazo kie la lasta (nazala) sono de prefikso asimilas al la punkto de artikulacio de la komenca sono de stamo. Ekzemplo de tia regulo troviĝas en la joruba, kie

'ba' = "kaŝi" → 'mba' = "estas kaŝanta" kaj
'sun' = "dormi" → 'nsun' = "estas dormanta".

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne