Mezfingro

la mezfingro

La mezfingro[1]longa fingro[2] estas parto de la mano. Ĝi estas la meza el la kvin fingroj kaj troviĝas inter la montrofingro kaj la ringofingro. La mezfingro estas kutime la plej longa fingro de la mano.

Kiel ĉe la plimulto de la primatoj, tiel ankaŭ ĉe la homoj, ĝi estas la plej forta fingro.

La mezfingro povas - male al aliaj - moviĝi relative aŭtonome, tiel ĝi ofte povas anstataŭi la montran fingron.

  1. mezfingro en vortaro.net
  2. fingro en vortaro.net

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne