Montrofingro

Montrofingro

La montrofingro (latine index) estas parto de la mano. Ĝi estas la dua fingro, nombrante de la polekso, kaj troviĝas inter la polekso (aŭ dikfingro) kaj la mezfingro (aŭ longa fingro). Ĝi portas tiun nomon, ĉar oni prefere uzas ĝin por montri al personoobjekto.

Ĝenerale ĝi estas la plej lerta mana fingro. Kontraŭe al la ceteraj fingroj, ĝi estas, kiel la polekso, tre moviĝiva. Oni uzas ĝin por signali (al homoj, objektoj, ktp.) kaj klaki sur la ĉefan butonon de la muso (la maldekstra kaze de dekstrulo kaj male kaze de maldekstruloj).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne