Naciismo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri naciismo, la ĝenerala emo opinii nacion socia fundamentaĵo. Por informoj pri nacia socialismo, vidu la artikolon naziismo.
Libereco gvidanta la popolon Fare de Eugène Delacroix, 1833. La alegoria figuro de la libereco svingas la francan nacian flagon.

Naciismo (arkaisme: nacionalismo) estas ideologio, laŭ kiu la nacio, kune kun la etneco aŭ la nacia identeco, estas fundamentaĵo de la socia vivo de homoj. Ĝi estas “unuavice principo, laŭ kiu la politika unuo kaj la nacia unuo devas esti kongruaj”.[1] Naciismo en tiu formo estas universala ideologio; sed la termino referencas ankaŭ al la specifa ideologio de naciismaj movadoj, kiuj faras politikajn pretendojn por difinitaj nacioj.

Naciismo do estas ankaŭ ideologio kaj movado antaŭenigantaj la interesojn de specifa nacio,[2] precipe kun la celo gajni kaj konservi la suverenecon (memregadon) super ĝia hejmlando. La naciismo asertas, ke ĉiu nacio devus regi sin mem, libera de entrudiĝoj de ekstere (memdeterminado), ke la nacio estas natura kaj ideala bazo por politika unuo,[3] kaj ke la nacio estas la sola rajtigita fonto de politika povo (popola suvereneco).[2][4] Plue, ĝi celas konstrui kaj gardi unuecan nacian identecon bazitan sur kundividataj sociaj karakterizaĵoj kiel kulturo, lingvo, religio, politiko kaj kredo je kundividata unika historio[5][6], kaj ĝi celas antaŭenigi nacian unuecon aŭ solidarecon.[2] Naciismo do strebas konservi kaj vivigi la tradician kulturon de nacio, kaj kulturaj reviviĝoj estis ofte ligitaj kun naciismaj movadoj.[7] Ĝi ankaŭ instigas fieri pri naciaj atingoj kaj estas proksime ligita kun patriotismo.[8] Naciismo ofte kombiniĝas kun aliaj ideologioj kiel ekzemple konservativismo aŭ pli malofte socialismo.[3]

Naciismo kiel ideologio estas relative moderna. Dum la tuta historio homoj kroĉis sin al siaj parencaro kaj tradicioj, al teritoriaj aŭtoritatoj kaj al sia hejmlando, sed naciismo ne fariĝis vaste agnoskata koncepto ĝis la 18-a jarcento.[9] Estas tri paradigmoj, per kiuj kompreni la devenon kaj fundamenton de naciismo. La pratempismo eldiras, ke ĉiam ekzistis nacioj kaj ke naciismo estas natura fenomeno. La etnosimbolismo klarigas naciismon kiel dinamikan, evoluantan fenomenon kaj substrekas la gravecon de simboloj, mitoj kaj tradicioj en la evoluo de nacioj kaj naciismo. La modernismo eldiras, ke naciismo estas novdata socia fenomeno, kiu bezonas la sociajn-ekonomiajn strukturojn de moderna socio por povi ekzisti.[10]

Manuel Belgrano, unu de la estroj de la sendependigo de la sudamerikaj nacioj disde la Hispana Imperio, kreinto de la nacia argentina flago.

Tamen, ekzistas malsamaj difinoj de “nacio”, kio kondukas al diversaj varioj de naciismo. Etna naciismo difinas la nacion per kundividataj etneco, heredaĵo kaj kulturo, dum la civita naciismo difinas la nacion surbaze de kundividataj civitaneco, valoroj kaj institucioj, kaj ligiĝas kun la koncepto de konstitucia patriotismo. Alpreno de nacia identeco dum la historia evoluo estis ofte reago de influaj grupoj malkontentaj pri siaj tradiciaj identecoj pro malagordo inter ilia establita socia ordo kaj la sperto pri tiu socia ordo ĉe ĝiaj membroj, kio rezultigas anomion, kiun naciistoj strebas forigi.[11] Tiu anomio igas socion reinterpreti la identecon, konservante elementojn, kiujn ĝi taksas akcepteblaj, kaj forigante elementojn, kiujn ĝi taksas neakcepteblaj, por krei unuecan komunumon.[11] Tiu evoluo povas rezulti el internaj strukturaj problemoj aŭ el rankoro de ekzistanta grupo aŭ grupoj kontraŭ aliaj komunumoj, precipe eksterlandaj potencoj, kiuj superregas ilin (aŭ pri kiuj oni kredas, ke ili faras tion).[11] Naciistoj difinas unuopajn naciojn surbaze de difinitaj kriterioj, kiuj distingas unu nacion disde alia. La dislimado de unuopaj nacioj servas al naciistoj jen por formi la propran popolon per kontrastigo de ĝi kun aliaj, jen por sin aserti kontraŭ la kredata plipotenceco de aliaj, jen por malvalorigi ilin kaj establi la propran regadon super ili. Naciaj simboloj kaj flagoj, naciaj himnoj, naciaj lingvoj, naciaj mitoj kaj aliaj simboloj de nacia identeco estas tre gravaj en la naciismo. [12] [13] [14] [15]

En la praktiko, oni povas taksi naciismon ĉu pozitiva ĉu negativa aferp, depende de la kunteksto kaj de la individua starpunkto. Naciismo estis grava propulsanto de sendependec-movadoj kiel la Greka kaj Irlanda sendependecmilitoj, la cionisma movado, kiu kreis la nuntempan Israelon, kaj la dissolviĝo de Sovetunio.[16][17] Radikala naciismo kombine kun rasa malamo estis ankaŭ ŝlosila elemento de la holokaŭsto farita de la nazia Germanio.[18] Pli freŝdate, naciismo estis grava faktoro ĉe la pridisputata anekso de Krimeo fare de Rusio.[19]

Ĉiu, kiu identiĝas kun nacio kaj opinias naciajn ŝtatojn legitimaj, povas esti nomata “naciisto”. En tiu senco, la plimulto de plenkreskaj homoj estas “pasivaj naciistoj”. Tamen, en la moderna komunuza lingvo la vorto naciismo referencas al politika (kaj foje militista) agado subtena al naciismaj postuloj. Tiu agado povas inkluzivi separatismon, iredentismon, militarismon kaj en ekstremaj kazoj "etnan purigadon". Politikologoj (kaj la amaskomunikiloj) tendencas elstarigi ĉi tiujn pli ekstremajn formojn de naciismo.

  1. Gellner, Ernest. Nationalism, 1983, p. 1.
  2. 2,0 2,1 2,2 Smith, Anthony D. Nationalism: Theory, Ideology, History. Polity, 2010. p. 9, 25–30
  3. 3,0 3,1 Finlayson, Alan. "Ĉapitro 5: Nationalism", en Political Ideologies: An Introduction. Editorita de Vincent Geoghegan. Routledge, 2014. p. 100–02
  4. Yack, Bernard. Nationalism and the Moral Psychology of Community. University of Chicago Press, 2012. p. 142
  5. Triandafyllidou, Anna (1998). “National Identity and the Other”, Ethnic and Racial Studies 21 (4), p. 593–612. doi:10.1080/014198798329784. 
  6. Smith, Anthony D.. (1981) The Ethnic Revival in the Modern World. Cambridge University Press.
  7. Smith, Anthony D. Nationalism: Theory, Ideology, History. Polity, 2010. p. 6–7, 30–31, 37
  8. Nairn, Tom. (2005) Global Matrix: Nationalism, Globalism and State-Terrorism. London kaj New York: Pluto Press.; kaj James, Paul. (2006) Globalism, Nationalism, Tribalism: Bringing Theory Back In – Volume 2 of Towards a Theory of Abstract Community. London: Sage Publications.
  9. Kohn, Hans. (2018) Nationalism. Encyclopedia Britannica.
  10. Smith, Anthony. (2012) Nationalism, 2‑a eldono, Cambridge: polity. ISBN 978-0-7456-5128-6.
  11. 11,0 11,1 11,2 (2001) Encyclopedia of Nationalism. San Diego: Academic Press 2 vol., p. 262. ISBN 978-0-12-227230-1.
  12. Billig, Michael. (1995) Banal Nationalism. London: Sage, p. 72. ISBN 978-0-8039-7525-5.
  13. Gellner, Ernest. (2005) Nations and Nationalism, 2‑a eldono, Blackwell. ISBN 978-1-4051-3442-2.
  14. Canovan, Margaret. (1996) Nationhood and Political Theory. Cheltenham, UK: Edward Elgar. ISBN 978-1-85278-852-0.
  15. Miller, David. (1995) On Nationality. Oxford: Oxford University Press, p. 160. ISBN 978-0-19-828047-7.
  16. Beissinger, Mark. Nationalist Mobilization and the Collapse of the Soviet State. Cambridge University Press, 2002. p. 8
  17. Krikorian, Shant. "The Demise of the USSR in the Face of Nationalism" Arkivigite je 2019-11-21 per la retarkivo Wayback Machine. Prospect: Journal of International Affairs. University of California, San Diego, 2010-12-01.
  18. James, Pierre. (2001) The Murderous Paradise: German Nationalism and the Holocaust. Greenwood.
  19. "By selling this fateful action in starkly nationalist language, the Putin regime achieved record-high popularity." Russia Before and After Crimea: Nationalism and Identity 2010–17. Edinburgh UP.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne