Norma datumaro

Norma datumaro (en la germana lingvo Normdatei, en pluraj aliaj lingvoj laŭvortaj tradukoj de la anglalingva termino authority control, kiu tamen en esperantlingva traduko “aŭtoritata kontrolo” estus tute miskomprenebla) estas listo de normigitaj vortoj por uzo kiel troviloj en dokumentado. Norma datumaro do estas formo de “kontrolita” vortaro, per kiu eblas reguligo de sistema trovo de dokumentitaj informoj.

Antaŭŝtupo de norma datumaro estas la libera atribuo de kategorioj aŭ de retaj etikedoj, kiu tamen obeas iujn regulojn, kiel uzo de aŭ singularopluralo, aŭ konkretan formon de vortaj kunmetaĵoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne