Popola kulturo

Ĵazo, naskita inter la plej malaltaj tavoloj de la socio de nigruloj en Usono, integriĝis plenplene en la kulturo muzika nuntempa.

Popola kulturo (aŭ eĉ populara kulturo) estas la tutaĵo de ideoj, perspektivoj, sintenoj, memeoj,[1] bildoj kaj aliaj fenomenoj kiuj estas rigardataj kiel preferataj tra neformala interkonsento ene de la ĉeftendenco de iu preciza socio aŭ kulturo, ĉefe ene de la okcidenta kulturo de la komenco al mezo de la 20a jarcento kaj la posta pliiganta tutmondiĝa ĉeftendenco de la dua duono de la 20a kaj komenco de la 21a jarcento. Tre influata de amaskomunikiloj, tiu kolektado de ideoj trafluas la ĉiutagajn vivojn de la socio.

La esprimo "popola kulturo" estis kreita en la 19-a jarcento por aludi al la eduko kaj ĝenerala "klereco" de la malsuperaj klasoj, kiel tia liverita en prezentaĵo ĉe la Urbodomo de Birmingham, Anglio.[2] La esprimo komencis supozi la signifon de kulturo de la malsuperaj klasoj apartaj (kaj foje opone) kontraŭ "vera eduko" ĝis la fino de la jarcento, uzokutimo kiu iĝis establita por la intermilita periodo.[3] La nuna signifo de la esprimo, kulturo por amaskonsumo, aparte origina de Usono, estas establita proksime de la fino de Dua Mondmilito.

  1. [1] Arkivigite je 2013-07-12 per la retarkivo Wayback Machine Memes in popular culture, Oracle Thinkquest, alirita la 1an de oktobro, 2010.
  2. Per Adam Siljeström, The educational institutions of the United States, their character and organization, J. Chapman, 1853, p. 243: "Influence of European emigration on the state of civilization in the United States: Statistics of popular culture in America". John Morley prezentis eseon On Popular Culture ĉe la Urbodomo de Birmingham en 1876, rilate al edukado de malaltaj klasoj.
  3. e.g. "the making of popular culture plays [in post-revolutionary Russian theater]", Huntly Carter, The new spirit in the Russian theatre, 1917-28: And a sketch of the Russian kinema and radio, 1919-28, showing the new communal relationship between the three, Ayer Publishing, 1929, p. 166.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne