Portugalio

Portugala Respubliko
República Portuguesa

Flago de Portugalio

Blazono de Portugalio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: A Portuguesa
Situo
suverena ŝtatolando • kolonia ŝtato • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lisbono
Oficiala(j) lingvo(j) portugala
Uzata(j) lingvo(j) portugala lingvo, Minderico, portugala signolingvo, miranda lingvo, galega lingvo, astura lingvo
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo 92 391 km²
- % de akvo 0,5 %
Loĝantaro 10 347 892 (2021)
Loĝdenso 112,2 loĝ./km²
Loĝantoj Portugaloj
Horzono

UTC+1 (somere)

Interreta domajno pt
Landokodo PT
Telefona kodo 351
Plej alta punkto Ponta do Pico
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento
Marcelo Rebelo de Sousa
Ĉefministro Luís Montenegro
Nacia tago 25-an de julio
Sendependiĝo 25-an de julio 1139
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2021
– suma 249,89 miliardoj USD
– pokapa 20731 dolaroj (2021)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Portugala Esperanto Asocio
vdr

Portugalio, aŭ Portugalujo, estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio, fakte ĝi enhavas la plej okcidentan areon en Eŭropo (Cabo da Roca). Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvoj de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelkaj insulaj teritorioj sur apudaj akvoj: Acoroj, Madejro (ambaŭ aŭtonomaj regionoj kun siaj propraj regionaj registaroj) kaj senhomaj Sovaĝaj insuloj. Lisbono estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo laŭ loĝantaro.[1]

Portugalio estas tre malnova lando, loĝata ekde prahistorio, certe de keltoj, kaj vizititaj kaj eĉ invaditaj ofte de diversaj popoloj, inter kiuj fenicoj, grekoj, romianoj, ĝermanoj, araboj ktp. Portugalio kiel lando estis establita dum la komenco de la procezo de konkero fare de kristanoj kontraŭ islamanoj nomita Reconquista. Fondita en 868, la graflando Portugalio elstaris per la Batalo de São Mamede (1128). La Reĝlando Portugalio estis poste proklamita post la Batalo de Ourique (1139), kaj la sendependiĝo el ĉefa tiama iberia regno nome Reĝlando Leono estis agnoskita per la Traktato de Zamoro (1143).[2]

En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, Portugalio establis la unuan tutmondan mar-komercan imperion, kaj tial iĝis unu el la ĉefaj ekonomiaj, politikaj kaj militaj potencoj de la mondo.[3] Dum tiu periodo, nuntempe referencata kiel Epoko de Malkovroj, portugalaj esploristoj pioniris maresploradon per la malkovro por eŭropanoj de la afrika marbordo kaj de tio kio estos Brazilo (1500). Dum tiu epoko Portugalio monopolis la spickomercon, dividis la mondon en du hemisferoj de dominado kun Kastilio, kaj la imperio etendiĝis per militkampanjoj en Azio. Ĉirkaŭ la 18-a jarcento tamen, okazaĵoj kiel la Lisbona tertremo en 1755, la okupacio de la lando dum la Napoleonaj Militoj, kaj la sendependigo de Brazilo (1822) kondukis al la dekadenco de Portugalio.[4] Tio estis sekvita de enlanda milito inter liberalaj konstituciistoj kaj konservativaj absolutistoj pri la reĝa sukcedo, kio daŭris el 1828 ĝis 1834.

La oktobra revolucio de 1910 renversis la malnovan monarkion de Portugalio, kaj establis la demokratian sed nestabilan portugalan Unuan Respublikon, poste renversita de la diktatoreca Estado Novo. Demokratio estis restaŭrita post la Revolucio de la Diantoj (1974), kiu finigis ankaŭ la Portugalajn Koloniajn Militojn.

Portugalujo havas altan nivelon de disvolviĝo. Portugalio lasis profundan kulturan, arkitekturan kaj lingvan influon tra la tuta mondo, kun heredo de ĉirkaŭ 250 milionoj da parolantoj de la portugala lingvo. Ĝi estas disvolviĝinta lando kun progresinta ekonomio kaj alta vivnivelo.[5][6][7] Aldone, ĝi estas alte rangigita en pacindico, demokratio,[8] gazetarlibereco, stabileco, socia progreso, prospereco kaj flueco en eksterlandaj lingvoj. Membro de Unuiĝintaj Nacioj, de Eŭropa Unio, de Schengen-spaco kaj de la Konsilio de Eŭropo, Portugalio estis ankaŭ unue el la fondaj membroj de NATO, de la eŭrozono, de la OEKE, kaj de la Komunumo de portugallingvaj landoj.

  1. Artikolo Portugalujo en Enciklopedio de Esperanto.
  2. Brian Jenkins, Spyros A. Sofos, Nation and identity in contemporary Europe, p. 145, Routledge, 1996, ISBN 0-415-12313-5
  3. Melvin Eugene Page, Penny M. Sonnenburg, p. 481
  4. "The World Factbook". cia.gov. Alirita la 14an de Septembro 2015.
  5. World Economic Outlook April 2014 - Recovery Strengthens, Remains Uneven (8a de Aprilo 2014). Arkivita el la originalo je 8a de Aprilo 2014. Alirita 20a de Aprilo 2021.
  6. SOCIAL PROGRESS INDEX 2015 : EXECUTIVE SUMMARY. Alirita 2a de Aŭgusto 2017.
  7. Quality of Life Index by Country 2020 Mid-Year.
  8. Democracy Reports | V-Dem. Arkivita el la originalo je 21a de Junio 2019. Alirita 14a de Julio 2019. Arkivigite je 2019-06-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-06-21. Alirita 2022-10-09.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne