En Francio, prefekto estas supra ŝtatoficisto, kiu, en la teritoriaj entoj de la respubliko, estas la reprezentanto de la ŝtato kaj de ĉiuj membroj de la registaro, kiu respondecas pri la naciaj interesoj, la administracia kontrolo kaj la respekto de la leĝoj[1]. La prefektaro konsistas el proksimume 250 prefektoj, pleparte en la departementoj kaj regionoj, kaj 450 subprefektoj.