Protestantismo

Protestantismo
emblemo
grupo de kristanaj konfesioj
Okcidenta kristanismo
Komenco 10-a de novembro 1517 vd
vdr
Koncentriĝoj de protestantoj en la mondo aktuale en 2010. En la purpurkoloraj landoj, almenaŭ 10% de la loĝantaro apartenas al Protestantismo, kaj malhela nuanco signifas pli altan proporcion de la loĝantaro.

Protestantismo (1517- ) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 16% de kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en norda Eŭropo, norda Ameriko, Oceanio kaj suda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉo, la tiel nomata Protestanta Reformacio. La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino.

La vorto Protestantismo devenas de la Latina vorto protestari = atesti (pri sia fido). La esprimo estiĝis en la periodo de l' Reformacio.

Efektive, Protestantismon oni povas dividi en kelkajn grandajn grupojn de eklezioj:

  • la eklezioj, kiuj devenas de la origine anarkiisma movado de la Anabaptismo, kiu poste trankviliĝis ekzemple en la mondvasta movado de l' Menonitoj
  • la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ Lutero: Luteranismo
  • la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ Kalvino: Kalvinismo
    • pluraj eklezioj dum internaj diskutadoj kaj disputoj pri la religio dissplitiĝis en novajn (sub)ekleziojn. Plej ofte ĉe Kalvinismo.
  • en la 19a kaj precipe en la 20a jc estiĝis multaj novaj protestantaj ekleziaj movadoj, kiel ekzemple Adventismo, Atestantoj de Jehovo, Pentekostismo, ktp.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne