Retroakronimo

Retroakronimo estas akronimo por kiu la interpreto nur post la enkonduko de la termino estas elpensita.

Kelkfoje la originala vorto jam estas akronimo. La retroakronimo tiam estas alia, nova signifo de la samaj literoj. La nova signifo estas elektata ĉar ĝi estas pli facile memorebla, aŭ ĉar la originala signifo ne plu estas akurata dum oni ne volas ŝanĝi la ekzistantan akronimon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne