Rusa lingvo

Rusa (русский язык)
 oficiala (strioj: disputata teritorio)  parolata de pli ol 30% de la popolo
  •  oficiala (strioj: disputata teritorio)
  •  parolata de pli ol 30% de la popolo
  • moderna lingvo • lingvo • natura lingvo
    Orientslavaj lingvoj
    Parolata en Rusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Litovio, Kazaĥio, Belorusio, Moldavio, Kirgizio, Usono, Israelo, Germanio kaj aliaj
    Parolantoj 154 000 000
    Denaskaj parolantoj 170 milionoj
    Fremdlingvo / dua lingvo por 110 milionoj
    Skribo Cirila alfabeto
    Lingvistika klasifiko
    Hindeŭropa lingvaro
    Slava lingvaro
    Orientslava lingvaro
    Rusa lingvo

    Oficiala statuso
    Oficiala lingvo en
    Reguligita de Instituto de rusa lingvo (Rusia Akademio de Sciencoj)
    Lingva statuso 1 sekura
    Lingvaj kodoj
    Lingvaj kodoj
      ISO 639-1 ru
      ISO 639-2 rus
      ISO 639-3 rus
      SIL RUS
      Glottolog russ1263
    Angla nomo Russian
    Franca nomo russe
    Vikipedio
    vdr

    La rusa lingvo (ruse ру́сский язы́к) estas orientslava lingvo, nacia lingvo de rusoj. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo, la oka denaske plej parolata lingvo en la mondo (ĉ. 160 mln. parolantoj) kaj la kvina laŭ la tuta lingvanaro (ĉ. 260 mln. parolantoj). En 2013 ĝi iĝis la dua laŭ uzado en Interreto[27]. Rusa lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj estas vaste uzata kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.

    La rusa lingvo estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de eks-Sovetunio kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de Varsovia Pakto. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, rusa lingvo servas kiel interpopola komunikilo. Ĝi plu estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj, kvankam tiu kvanto malgrandiĝis post disfalo de Sovetunio. En la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte altrudata malfavorigante lokajn naciajn lingvojn. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.

    Rusa lingvo uzas cirilan alfabeton. En 1918 soveta registaro plisimpligis ĝian alfabeton; oni forigis kelkajn literojn, ŝanĝis la regulojn pri uzado de la "malmola signo" (ъ), antaŭe tre ofta litero, igante ĝin unu el la malplej oftaj. Tiu ortografia reformo estis proponita ankoraŭ antaŭ la revolucio, sed bolŝevikoj rapidigis ĝian akcepton. Laŭ oficiala politiko de rusigo meze de la 20-a jarcento tre multaj lingvoj de Sovetunio ekuzis cirilan alfabeton kaj akceptis multajn vortojn (precipe neologismojn) en la rusa.

    1. La sola ŝtata lingvo je federacia nivelo. En federaciaj subjektoj estas ankaŭ kelkaj aliaj oficialaj lingvoj.
    2. Konstitucio de Rusio, artikolo 68 (ruse)
    3. Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas belorusa)
    4. Konstitucio de Belorusio, artikolo 17 (ruse)
    5. Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas kazaĥa
    6. Konstitucio de Kazaĥio, artikolo 7
    7. Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas kirgiza
    8. Konstitucio de Kirgizio, artikolo 10 (ruse)
    9. Lingvo de interpopola komunikado laŭ konstitucio kaj oficiala laŭ leĝaro; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas taĝika
    10. Konstitucio de Taĝikio
    11. В Таджикистане русский язык вновь пустят в законотворчество — Azija-Plus, 9-a de junio 2011 (ruse)
    12. Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas abĥaza
    13. Konstitucio de Abĥazio (ruse)
    14. Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas oseta)
    15. Unu el tri oficialaj lingvoj laŭ Konstitucio (aliaj estas moldava kaj ukraina)
    16. Konstitucio de Ĉednestria Moldava Respubliko (ruse)
    17. 17,0 17,1 Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas ukraina)
    18. Закон «Oб особом правовом статусе Гагаузии (Гагауз Ери)» (ruse)
    19. Русский язык стал региональным в Днепропетровской области (ruse)
    20. Русский язык объявили региональным в Донецкой области — «Зеркало недели», 16 августа 2012 года.
    21. Русский язык стал региональным для Запорожской области, korrespondent.net, 16-a de aŭgusto 2012 (ruse)
    22. Русский язык получил официальный статус в Луганской области, Lenta.ru, 17-a de aŭgusto 2012 (ruse)
    23. Николаевский облсовет сделал русский язык региональным — Novosti Donbasa, 7-a de septembro 2012 (ruse)
    24. Одесская область предоставила русскому языку статус регионального (ruse)
    25. Русский язык стал региональным в Харьковской области (ruse)
    26. Русский язык получил статус регионального в Херсонской области (ruse)
    27. Русский язык стал вторым по популярности в интернете, Lenta.ru, 21-a de marto 2013 (ruse)

    From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

    Developed by Nelliwinne