Somalia Demokratia Respubliko | |||||
جمهورية الصومال | |||||
Jumhuuriyadda Dimoqraadiga Soomaliya | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Soomaaliyeey Toosoow Somaloj, vekiĝu | |||||
respubliko • suverena ŝtato • federacia respubliko • lando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Mogadiŝo | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | somala lingvo, araba lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | somala araba | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | islamo | ||||
Areo | 637,657 km² | ||||
- % de akvo | 1,6 % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) | ||||
Loĝantaro | 9.558.666 (2008) Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2017) | ||||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||||
Loĝantoj | Somaloj Araboj | ||||
Horzono | +3 | ||||
Interreta domajno | so | ||||
Landokodo | SO | ||||
Telefona kodo | 252 | ||||
Plej alta punkto | Ŝimbiriso | ||||
Plej malalta punkto | Hinda Oceano | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Respubliko | ||||
Ŝtatestro | Mohamed Abdullahi Mohamed | ||||
Ĉefministro | Mohamed Hussein Roble | ||||
Nacia tago | 1-a de julio | ||||
Sendependiĝo disde Britio kaj Italio | 1-a de julio 1960 | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | Somalia ŝilingo (SOS) | ||||
MEP | laŭ 2007 | ||||
– suma | $5,575 mlrd | ||||
– pokapa | $ Inter afrikaj landoj, Somalio estas pozitive escepta pro tio ke ĝi estas etne relative homogena naciŝtato. Somaloj estas popolo kiu loĝas en la Korno de Afriko dum aĝoj, kun komuna lingvo, komunaj kutimoj kaj komuna religio: Islamo.
600 | ||||
| |||||
Somalio aŭ Somalujo (somale Soomaaliya; arabe الصومال aṣ-Ṣūmāl) estas lando en la ekstrema oriento de Afriko ĉe la Korno de Afriko. Ĝi limiĝas en la oriento kun la Hinda Oceano, en la nordo kun ties Adena Golfo, en la okcidento kun Ĝibutio kaj Etiopio kaj en la sudo kun Kenjo. La landonomo deduktiĝas de la popolo somaloj, kiu konsistigas la plejmulton de la loĝantaro kaj loĝas ankaŭ en la najbaraj landoj. Inter afrikaj landoj, Somalio estas pozitive escepta pro tio ke ĝi estas etne relative homogena naciŝtato. Somaloj estas popolo kiu loĝas en la Korno de Afriko dum aĝoj, kun komuna lingvo, komunaj kutimoj kaj komuna religio: Islamo.
Somalio ekestis per la kunigo de la kolonioj brita- kaj itala Somallando, kiuj en 1960 komune sendependiĝis. Ekde la faligo de la aŭtoritata registaro sub Siad Barre en la jaro 1991 la lando suferas internan militon kaj havis almenaŭ ĝis la formado de mondvaste agnoskita provizora registaro en la jaro 2000 neniun funkciantan registaron. La provizora registaro regas tamen nur parton de la lando. La nordo de Somalio fakte estas sendependa ekde 1991 kiel Somalilando. En aliaj vastaj landopartoj regas lokaj klanoj, militestroj kaj aliaj agantoj, kiuj parte – kiel en Puntlando, Galmudugo kaj Maĥiro – ankaŭ oficiale alstrebas aŭtonomion aŭ sendependecon.