Sono

La krio de Edvard Munch (1893), kiu inspiris la 20a-jarcentajn ekspresionistojn. Tiu pentraĵo klopodas montri la sensacion pri elsendata aŭ perceptata sono.
Bastamburo produktas sonon per la vibrado de membrano tensiita sur resoniga skatolo.

Sono estas aŭdebla aervibrado eligita de homoj, bestoj, objektoj ktp.[1] En fiziko sono estas ajna fenomeno kiu implicas la disvastigon de mekanikaj ondoj (ĉu aŭdeblaj aŭ ne aŭdeblaj), ĝenerale tra fluo (aŭ tra alia elasta medio) kiu estas generanta la vibran movon de korpo. La sono aŭdebla de homo konsistas el sonaj kaj akustikaj ondoj produktitaj kiam la osciloj de la aerpremo estas konvertitaj en mekanikaj ondoj en la homa aŭdorgano kaj perceptitaj de la cerbo. La disvastigo de la sono estas simila en fluaĵoj, kie la sono havas la formon de premfluktuoj.[2] En la solidaj korpoj la disvastigo de la sono implicas variadon de la tensia stato de la medio.

  1. PIV NPIV Alirita la 28an de oktobro 2019.
  2. Schiffman, Harvey (2001).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne