La adjektivo "toskana" alidirektigas ĉi tien. Bonvolu atenti ankaŭ la paĝon pri la toskana ordo (ankaŭ nomata etruska ordo ), unu el la kvin klasikaj kolonaj ordoj , kaj kompreneble la paĝon Toskanio kaj la ligitan kategorion pri ĉio rilata al la regiono ĝenerale.
Dialektoj kaj lingvoj de Italio laŭ grupoj[1] [2] [3] [4] (Toskana dialekto en helblua areo super la purpurkolora centra zono de Romo).
La toskana (dialetto toscano {[di.aˈlɛtto toˈskaːno]) estas ital-dalmata variaĵo de la latinida lingvaro ĉefe parolata en Toskanio , Italio .
La normiga itala estas bazita sur la Toskana, specife en ties Florenca dialekto , kaj ĝi iĝis la lingvo de kulturo por la tuta popolo de Italio[5] danke al la prestiĝo de la majstroverkoj de Dante Alighieri , Petrarko , Giovanni Boccaccio , Niccolò Machiavelli kaj Francesco Guicciardini . Ĝi poste iĝos la oficiala lingvo de la sinsekvaj ŝtatoj de Italio kaj de la Reĝlando Italio kiam ĝi formiĝis.
↑ Ali, Linguistic atlas of Italy . Atlantelinguistico.it. Alirita 2013-11-22.
Arkivigite je 2018-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
↑ Linguistic cartography of Italy by Padova University [1] 6a de Majo, 2008
↑ Italian dialects by Pellegrini . Italica.rai.it. Alirita 2013-11-22.
Arkivigite je 2005-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
↑ AIS, Sprach- und Sachatlas Italiens und der Südschweiz, Zofingen 1928-1940
↑ http://www.treccani.it/enciclopedia/storia-della-lingua_(Enciclopedia-dell'Italiano)/