![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tours (stacidomo). |
Tours | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() Ponto Wilson
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||
Departemento | Indre-et-Loire (prefektejo) | ||
Arondismento | Tours (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
Komunumaro | Tours Métropole Val de Loire | ||
INSEE kodo | 37261 [+] | ||
Poŝtkodo | 37000 / 37100 / 37200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 850 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 976 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo)47.3927777777780.68833333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo) | ||
Alto | De 44 al 109 m | ||
Areo | 34,67 km² (3 467 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Tours, en esperanto Turo[1], estas grava urbo de Francio, lokita en la departemento Indre-et-Loire kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, sed ankaŭ la plej granda urbo de Centro. Tours havas proksimume 134 000 loĝantojn, sed situas meze de urba areo entenanta pli ol 320 000 loĝantojn.
La urbo estas la historia centro de la malnova provinco Turlando (Touraine), kiun oni ofte hodiaŭ rigardas kiel la « ĝardenon de Francio » . En la franca lingvo, la loĝantoj de Tours nomiĝas Tourangeaux kaj Tourangelles. Tours estas trafluata de la Luaro, kies valo apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO. Turo estas arta kaj historia urbo ekde 1988[2].