Usona Enlanda Milito

Usona Enlanda Milito
blua: unia ŝtato
flava: sklaveca ŝtato
bruna: konfederacia ŝtato
helaj koloroj: teritorio
interna militomilito
Daŭro: 12-a de aprilo 1861 - 9-a de aprilo 1865
Loko: Sudo de Usono
Rezulto: Venko de la "Nordo", kiu donis sin pli da povon en la federala registaro, kaj obtenis la abolicion de sklaveco en Usono.
Flankoj
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko
Komandantoj
Abraham Lincoln
Winfield Scott
George B. McClellan
Henry Wager Halleck
Ulysses S. Grant
Gideon Welles
Jefferson Davis
P.G.T. Beauregard
Joseph E. Johnston
Robert E. Lee
Stephen Mallory
Forto
2 200 000 1 064 000
Perdoj
110 000 falintaj en batalo
360 000 mortintoj sume
275 200 vunditaj
93 000 falintaj en batalo
258 000 mortintoj sume
137 000 vunditaj
vdr

La Usona Enlanda Milito (angle American Civil War), plibone konata en Usono simple kiel la Enlanda Militosub aliaj nomoj, estis enlanda milito de 1861 ĝis 1865. Sep sudaj, sklavecaj ŝtatoj aparte deklaris secesion el kaj kunfondis la Konfederaciitajn Ŝtatojn de Ameriko, kromnomitan « Konfederacio » aŭ « Sudo ». Al la nova sendependa lando aniĝis kvar pliaj usonaj ŝtatoj : kvankam la Konfederacio entute postulis la kontrolon de dektri ŝtatoj kaj de pliaj okcidentaj teritorioj, ĝi neniam estis oficiale agnoskita de eksteraj landoj. La usonaj ŝtatoj, kiuj ne deklaris secesion, fariĝis la « Unio » aŭ « Nordo ». La milito originis pro konfliktaj vidpunktoj pri sklaveco en Usono, kaj precipe pri ties enkonduko en la okcidentajn teritoriojn[1]. Post kvar jaroj, dum kiuj multaj intensaj bataloj kaŭzis la morton de pli ol 600 000 uniaj kaj konfederaciaj militistoj kaj detruis grandan parton de la sudaj ŝtatoj, fine disfalis la Konfederacio. Sklaveco estis aboliciita kaj komenciĝis malfacila periodo de rekonstruado, dum kiu oni cetere klopodis pri nacia repaciĝo kaj protekto de la civilaj rajtoj de la nove liberigitaj sklavoj.

En la usona prezidanta elekto de 1860 kontraŭis la Respublikana Partio kaj ties kandidato Abraham Lincoln la enkondukon de sklaveco en la teritoriojn. Lincoln venkis la baloton, sed iom antaŭ lia enoficiĝo planita je la 4-a de marto 1861, sep sklavecaj kotonaj ŝtatoj formis la Konfederacion. La unuaj ses apartigantaj ŝtatoj estis tiuj, kiuj havis la plej grandan proporcion de sklavoj en siaj loĝantaroj (entute 48,8%)[1]. La eloficiĝanta demokratia prezidanto James Buchanan, samkiel Lincoln, deklaris tian secesion kontraŭleĝa. En sia inaŭgura parolado deklaris Lincoln, ke li ne deziris iniciati enlandan militon. La ok lastaj sklavecaj ŝtatoj daŭre rifuzis aniĝon al la Konfederacio. Konfederaciaj fortoj, dume, konkeris kaj ekokupis pluraj usonajn fortikaĵojn en la teritorio, de kiu ili postulis kontrolon. Post malsukcesa packonferenco, ambaŭ partioj de tiam ekpreparis militon. Estroj de la konfederacio, konforme al la slogano "King Cotton", malĝuste planis favoran intervenon de la eŭropaj landoj pro ilia ekonomia dependeco al kotono.

  1. angle "Date of Secession Related to 1860 Black Population" Arkivigite je 2014-08-16 per la retarkivo Wayback Machine, America's Civil War

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne