Valuto

Moneroj kaj monbiletoj de Eŭroj

Valutomonunuo estas teritoria formo de mono uzita en komerco kiel pagilo por interŝanĝoj. Ĝenerale, valuto estas la monerojmonbiletoj establitaj oficiale de landoteritorio. Ĝi estas parto de monprovizo de lando, kune kun ĉekoj, debetkartoj, kaj aliaj formoj de pagado.[1][2]

Multe pli ĝenerala uzado de la termino valuto estas io ajn kiu estas uzata en iu ajn cirkonstancoj, kiel porpaga interŝanĝilo. Por tiu uzo, "valuto" estas sinonimo por la koncepto de mono.[3]

1-rubla monero de 1998, oficiala valuto en Rusio.
Unudolara monbileto
Unudolara monbileto

Difino de intermeza ĝeneraleco estas ke valuto estas sistemo de mono (monununuo) en komuna uzado, ĉefe ene de lando.[4] Laŭ tiu difino, britaj pundoj, usonaj dolaroj, kaj eŭropaj eŭroj estas diversaj tipoj de valuto, aŭ monunuoj. Valutoj en tiu difino ne bezonas esti fizikaj objektoj, sed kiel stokiloj de valoro estas celo de komerco inter landoj en internacia komerco, kio determinas la relativajn valorojn de la diversaj valutoj.[5] Valutoj en la senco uzata de internacia komerco, estas difinitaj de registaroj, kaj ĉiu tipo suferas limigojn de akcepteblo. Ĉar valutoj signifas valorojn, ili en financa komerco ankaŭ estas objektoj de spekulado kaj arbitraĝo.

La menciitaj difinoj de la termimo "valuto" estas studataj en ties respektivaj sinonimaj artikoloj monbileto, monero, kaj mono. Tiu lasta difino, koncerne al la valutaj validaj sistemoj de landoj, estas la temo de tiu artikolo. Valutoj povas esti klasitaj en du monsistemoj: fidata mono kaj varmono, depende el kio garantias la valoron (ĉu ekonomio larĝsence aŭ la fizikaj metalrezervoj de registaro). Kelkaj valutoj estas leĝaj valutoj en iaj jurisdikcioj, kio signifas, ke ili ne povas esti malakceptataj kiel pagilo por ŝuldopago. Aliaj estas simple komercataj pro siaj ekonomia valoro. Cifereca valuto staris pro la populareco de komputiloj kaj de Interreto.

  1. currency. The Free Dictionary.
  2. Bernstein, Peter. [1965] (2008) “4–5”, A Primer on Money, Banking and Gold, 3‑a eldono, Hoboken, NJ: Wiley. ISBN 978-0-470-28758-3. OCLC 233484849.
  3. currency. dictionary.com.
  4. Currency. Investopedia.
  5. "Guide to the Financial Markets" (PDF).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne