Vikipedio

Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
interreta enciklopedio • MediaWiki website • Vikimedia projektomalfermita enhavo • crowdsourced project • self-depicting entity • fako • user-generated content platform
Priskribo Ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio,
3-a de oktobro 2018
Retadreso wikipedia.org
Kategorio Reta enciklopedio
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Registriĝo libervola
Fondiĝo 15-a de januaro 2001
Stato aktiva
vdr

Vikipedio (angle Wikipedia [ŭikipidia]) estas interreta, plurlingva reta enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto de libera verko. Ĝin verkadas volontuloj surbaze de amaskunlaboro – ĉiu homo kun aliro al la Interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi certajn regulojn. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto.

La projekto komenciĝis je 15-a de januaro 2001 apud Nupedia – simila, sed de fakuloj verkita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcela Fondaĵo Vikimedio.

Dum aprilo de 2015 jaro ekzistis 288 lingvo-versioj de Vikipedio.[1] En oktobro 2015 ĉiuj diverslingvaj Vikipedioj entute havis pli ol 36 milionojn da artikoloj.[2] Preskaŭ kvin milionoj el ili estis en la anglalingva versio, ĉirkaŭ du milionoj en la sveda kaj germana, dum la Esperanta enhavas nun 352 486 artikolojn. Kvindek kvar vikipedioj havis pli ol 100 000 artikolojn. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frataj projektoj.

La nomo Vikipedio estas esperantigo de la angla Wikipedia, kunfando de la havaja vorto wiki (signifas 'rapide') kaj la angla encyclop(a)edia (‘enciklopedio’). La vortero paedia venas tralatine el la greka paideia, ‘eduko’, tiu siavice el pais, ‘infano’.

  1. Wikipedia cofounder Jimmy Wales on 60 Minutes. www.cbsnews.com. Arkivita el la originalo je 2017-01-26. Alirita 2017-01-26.
  2. listo de ĉiuj vikipedioj (angle), la 14-an de oktobro 2010

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne