Vosto

Vosto de skorpio.

Vosto (latine cauda) estas la lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj de diversaj vertebruloj, konsistanta el la ekstremo de spino kovrita de muskoloj kaj haŭto. La vosto estas ĉefa karakterizo por vertebruloj, en kiuj ĝi formas la pinton de la vertebraro, sed ĝi ankaŭ ekzistas ĉe kelkaj senvertebruloj, ekzemple skorpioj. Ankaŭ vosto nomiĝas postaĵa plumtufo de birdoj, postaĵa apendico ĉe diversaj bestoj aŭ en figura senco fina parto de io.

Ĝi diferenciĝas forte ĉe mamuloj disde la aliaj korpopartoj, formas transiron de la korpo ĉe la birdoj kaj transiras sen forta diferenco de al korpo ĉe fiŝoj. Ĝia longo dependas de la enhavantaj vertebroj. La vostaj vertebroj (4-6) de birdoj kunfandiĝis al urostilo (unu vostosto), ĉe la homo rudimentiĝis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne