ASEAN

ASEAN
flago
ASOAN-membroj en la mondo
ASOAN-membroj en la mondo
interregistara organizaĵo
Komenco 8-a de aŭgusto 1967 vd
Antaŭe Asocio de Sud-Orienta Azio vd
Geografia situo 6° 14′ 20″ S, 106° 47′ 57″ O (mapo)-6.238962106.799253Koordinatoj: 6° 14′ 20″ S, 106° 47′ 57″ O (mapo)
Sidejo Suda Ĝakarto
Adreso 70A Jalan Sisingamangaraja, Jakarta 12110
ASEAN (Indonezio)
ASEAN (Indonezio)
DEC
ASEAN
ASEAN
Map
ASEAN
Fondinto(j) IndonezioMalajzioFilipinojSingapuroTajlando vd
Lingvoj

angla lingvo
birma lingvo
ĉina lingvo
filipina lingvo
indonezia lingvo
kmera lingvo
laŭa lingvo
• malajzia malaja
tamila lingvo
taja lingvo
vjetnama lingvo

Filioj ASEANstats vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN, angle Association of Southeast Asian Nations, ASEAN) estas interregista organizaĵo kaj politika, ekonomia, kaj kultura asocio partoprenata de dek landoj el Sud-Orienta Azio. Ĝin fondis la 8-an de aŭgusto 1967 en Bangkoko (Tajlando) kvin landoj (nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando),[1] dum la malvarma milito, por kontraŭi la komunismajn agadojn, plibonigi la ekonomian kreskon, la socialan progreson, kaj la socikulturan evoluadon inter siaj membroj, kaj stabiligi la regionon. Hodiaŭ, ĝi celas kunagadon (ekzemple por solvi regionajn problemojn havigante mekanismon por ke membraj landoj turnu sin al pacaj rimedoj, aŭ por havi pli da forto dum internaciaj interparoladoj).[2][3] Post la fondo la asocia membreco etendiĝis por inkludi Brunejon, Birmon, kaj la iamajn komunismajn landojn Kamboĝon, Laoson, kaj Vjetnamion. ASEAN estas oficiala observanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj.[4][5]

Ĝia generala sekretariejo estas en Ĝakarto (Indonezio). La flago estas malhelblua kun centra ruĝa cirklo kiu enhavas flavan simbolon de stlizita fasko da cerealoj, eble rizo kiel ofta manĝo- kaj enspezo-rimedo. La proparolanto estas Rodrigo Duterte, kiel prezidento de Filipinoj kaj Ĝenerala Sekretario estas Lê Lương Minh, kiel diplomato el Vjetnamio.

ASEAN kovras terareon de 4.4 milionoj de kvadrataj kilometroj, nome 3% el la totala terareo de la Tero. La teritoriaj akvoj de ASEAN kovras areon de ĉirkaŭ tri fojojn pli granda ol ties teran parton. Membraj landoj havas kombinitan loĝantaron de proksimume 625 milionoj da personoj, nome 8.8% el la tutmonda loĝantaro. En 2015, la kombinita Malneta enlanda produkto de la landoj de la organizaĵo estis kreskinta al pli ol 2.6 bilionoj da usonaj dolaroj. Se ASEAN estus unusola ento, ĝi rangus kiel la sesa plej granda ekonomio en la mondo, post nur Usono, Ĉinio, Japanio, Barato kaj Germanio.[6][7] ASEAN kunhavas terajn landlimojn kun Barato, Ĉinio, Bangladeŝo, Orienta Timoro, kaj Papuo-Nov-Gvineo, kaj marajn landlimojn kun Barato, Ĉinio, Palaŭo kaj Aŭstralio. Kaj Orienta Timoro kaj Papuo-Nov-Gvineo estas apogitaj de kelkaj membroj de ASEAN por ties membreco en la organizaĵo.

ASEAN establiĝis kiel platformo por azia integrado kaj kunlaborado, laborante kun aliaj aziaj landoj por helpi unuecon, prosperecon, disvolvigon kaj elteneblecon de la regiono, same kiel por laborado al solvoj de konfliktoj kaj problemoj en la regiono. Kvankam ĉefe fokuse al landoj de Azio-Pacifiko, ASEAN establis ankaŭ komunikadon kun aliaj mondopartoj, por pli bone helpi la tutmondajn pacon kaj stabilecon. La organizaĵo havas ĝenerale tutmondan reputacion defendi la bonan volon kaj diplomation inter landoj, evitante unupartiajn opiniojn aŭ decidojn, kaj defendante la principon de Ne-Interferado.[8][9][10][11][12][13]

  1. Bangkok Declaration. Wikisource. [1] Alirita la 22an de Marto 2016.
  2. "ASEAN Notional Calendar 2015" (PDF). asean.org. ASEAN. Alirita la 7an de Februaro 2015.
  3. Long, Simon (20a de Novembro 2014). "Asia: Safety in Numbers". The Economist (The World in 2015). [2] Alirita la 22an de Marto 2016.
  4. [3] Alirita la 27an de Majo 2017.
  5. [4] Alirita la 27an de Majo 2017.
  6. ASEAN Community in Figures (ACIF) 2013 (PDF) (6a eld.). Jakarta: ASEAN. Feb 2014. p. 1. ISBN 978-602-7643-73-4. [5] Arkivigite je 2015-11-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 6an de Majo 2015.
  7. Antaŭa situacio ĉe (Feb 2014) ASEAN Community in Figures (ACIF) 2013, 6‑a eldono, Jakarta: ASEAN. ISBN 978-602-7643-73-4. Arkivigite je 2015-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-04. Alirita 2016-05-22.
  8. History - ASEAN | ONE VISION ONE IDENTITY ONE COMMUNITY.
  9. "Asean: Next 50 years", The Straits Times, 23a de Aprilo 2017. (angle)
  10. "ASEAN's Bright Future: Growth Opportunities for Corporates in the ASEAN Region | J.P. Morgan", www.jpmorgan.com. (EN)
  11. "‘Asean needs to develop solutions to resolve disputes’ - Regional | The Star Online".
  12. "Dispute Settlement in ASEAN | Centre for International Law", cil.nus.edu.sg. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-28. Alirita 2017-05-27.
  13. "ASEAN and the Principle of Non-Interference", E-International Relations.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne