Dua Mondmilito

Ĉi tiu artikolo temas pri la milito mem. Por literara verko pri ĝi rigardu la paĝon Dua Mondmilito (verko de Ĉerĉil).
Dua Mondmilito
mondmilito • historia epoko
Daŭro: 1-a de septembro 1939 - 2-a de septembro 1945
Loko: Mondmilito (Eŭropo, Afriko, Azio kaj Pacifiko)
Rezulto: Venko de aliancaj ŝtatoj.
Flankoj
Ĉefaj aliancaj ŝtatoj:
Usono
Sovetunio
Britio
Francio
Respubliko Ĉinio
Ĉefaj aksaj ŝtatoj:
Nazia Germanio
Itala reĝlando
Japanio
Komandantoj
Franklin D. Roosevelt
Josif Stalin
Winston Churchill
Charles de Gaulle
Ĉiang Kai-ŝek
Adolf Hitler
Benito Mussolini
Hirohito
vdr

La Dua Mondmilito (komenciĝis la 1-an de septembro 1939, finiĝis la 2-an de septembro 1945) estis historie grava mondmilito kaj ĝis nun la plej granda armita konflikto en la historio de la homaro, kiu kostis la vivojn de proksimume 45-60 milionoj da homoj. Ties senperaj kaŭzoj estis streĉo kaŭzita pro erare formulita traktato de Versajlo, la granda ekonomia krizo el ŝanĝoj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj kiu grave malfortigis ĉiujn ŝtatojn kaj iliajn registarojn, kaj malforteco de Ligo de Nacioj kaj potencoj, kiuj devis reteni la mondan pacon kaj inspekti pri la respektado de la sistemo de la Traktato de Versajlo.

La milito trafis fakte la tutan mondon — oni batalis en ĉiuj oceanoj kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝataj kontinentoj. La plej ampleksa majoritato de la landoj el la mondo — inkluzivinte ĉiujn el la grandaj potencoj — finfine formis du kontraŭajn militaliancojn: nome Aliancanoj kaj Akso. Okazis stato de totala milito, kiu rekte tuŝis pli ol 100 milionojn da personoj el ĉirkaŭ 30 landoj. La ĉefaj partoprenantoj dediĉis sian tutan ekonomian, industrian, kaj sciencan kapablaron al la militklopodo, kio forviŝis la distingon inter civilaj kaj militaj rimedoj. La Dua Mondmilito estis la plej mortiga konflikto en la homa historio, markita de 50 al 85 milionoj da mortoj, la plejparto el kiuj estis civiluloj en Sovetunio kaj Ĉinio. Ĝi inkludis masakrojn, la genocidon de la Holokaŭsto, strategian bombardadon, intencitan amasmortigon per malsatego kaj malsanoj, kaj la nuran uzon de atomarmiloj en milito.[1][2][3][4]

Japanio, kiu celis domini en Azio kaj en Pacifiko, estis milite en Ĉinio jam ĉirkaŭ 1937,[5][6] kvankam neniu el la landoj estis deklarinta militon al la alia. La Dua Mondmilito laŭ ĝenerala konsidero startis la 1an de Septembro 1939,[7] pro la invado de Pollando fare de Nazia Germanio kaj de Sovetunio kaj sekvaj militdeklaroj kontraŭ Germanio fare de Francio kaj de Unuiĝinta Reĝlando. De la fino de 1939 ĝis la komenco de 1941, per serio de militkampanjoj kaj traktatoj, Germanio konkeris aŭ ekkontrolis multon de kontinenta Eŭropo, kaj formis la Aksan aliancon kun Italio kaj Japanio. Laŭ la Pakto Ribbentrop-Molotov de aŭgusto 1939, Germanio kaj Sovetunio dispartigis kaj aneksis teritoriojn de siaj eŭropaj najbaroj, nome Pollando, Finnlando, Rumanio kaj la Baltaj ŝtatoj. Post la falo de Francio meze de 1940, la milito pluis ĉefe inter la potencoj de la Eŭropa Akso kaj la Brita Imperio. Sekvis la Balkana kampanjo, la aera Batalo de Britio, la Blitz, la kampanjoj en Nordafriko kaj Orientafriko, kaj la longa Batalo de Atlantiko. La 22a de junio 1941, la potencoj de la Eŭropa Akso startis la invado de Sovetunio, malfermante la plej grandan surteran militfronton en la historio. Tiu nomata Orienta Fronto metis la Akson kaj ĉefe la germanan armeon, la Wehrmacht, en militon de elĉerpigo. En decembro 1941, Japanio lanĉis surprizan atakon kontraŭ Usono kaj la eŭropaj kolonioj en la Pacifika Oceano. Post tuja usona militdeklaro kontraŭ Japanio, subtenita de simila de Britio, la potencoj de la Eŭropa Akso tuj deklaris militon kontraŭ Usono solidare kun sia Japana aliancano. Rapidaj Japanaj konkeroj en multo de Okcidenta Pacifiko sekvis, vidataj de multaj azianoj kiel liberigo el dominado fare de Okcidento kaj rezulte en la subteno de kelkaj armeoj el la venkitaj teritorioj.

La antaŭeniro de la Akso en la Pacifiko haltis en 1942 kiam Japanio malvenkis en la ŝlosila Batalo de Midway; poste, Germanio kaj Italio estis venkitaj en Nordafriko (El Alamein) kaj poste, decidige, je Stalingrado en Sovetunio. Ŝlosilaj malfacilaĵoj en 1943, kiu inkludis serion de germanaj malvenkoj en la Orienta Fronto, la invadoj fare de Aliancanoj en Sicilion kaj Italion, kaj la venkoj de Aliancanoj en la Pacifiko, tiuj ĉiuj kostis al la Akso sian iniciatemon kaj devigis ilin en strategia retiriĝo ĉe la militfrontoj. En 1944, la okcidentaj aliancanoj invadis la germani-okupitan Francion, dum Sovetunio reakiris teritoriajn perdojn kaj turniĝis al la teritorio propre de Germanio kaj ties aliancanoj. Dum 1944 kaj 1945 la Japanoj suferis gravajn malvenkojn en kontinenta Azio kaj en Sudcentra Ĉinio kaj Birmo, dum la Aliancanoj kripligis la Japanan mararmeon kaj konkeris ŝlosilajn insulojn de Okcidenta Pacifiko.

La milito en Eŭropo konkludis per invado de Germanio fare de la Okcidentaj Aliancanoj kaj de Sovetunio, finante en la konkero de Berlino fare de sovetiaj trupoj, la memmortigo de Adolf Hitler kaj de la Germania senkondiĉa kapitulaco la 8an de majo 1945. Post la Potsdama Deklaro fare de Aliancanoj la 26an de julio 1945 kaj la malakcepto de Japanio kapitulaci sub tiuj terminoj, Usono faligis atombombojn sur la japanaj urboj Hiroŝima kaj Nagasaki la 6an kaj 9an de aŭgusto, respektive. Timiginte de tuja invado de la japana insularo, la eblo de aldonaj atombombadoj, la sovetia deklaro de milito kontraŭ Japanio kaj ties invado de Manĉurio, Japanio anoncis intencon kapitulaci la 15an de aŭgusto 1945, kio firmigis totalan venkon en Azio por la Aliancanoj. La Aliancanoj organizis specialajn tribunalojn por juĝi militkrimojn kontraŭ kaj germanoj kaj japanoj, kiuj gvidis la militon.

La milito en multaj aspektoj ŝanĝis la komunan vidon al civilizita militado – dum ankoraŭ en la jaro 1940 kelkaj ŝtatoj frunte kun Britio kaj Usono rifuzis bombardadon de urboj kiel barbaraĵon, tuj poste ili komencis mem uzi arean bombardadon de malamikaj urboj, eĉ malgraŭ tio, ke ties efikeco estis el armea vidpunkto tre disputebla. La Duan Mondmiliton akompanis teruraj krimoj kontraŭ la homaro – la Holokaŭsto (fare de Nazia Germanio kaj ties kunlaborantoj en la satelitaj landoj), misa traktado de militkaptitoj (nazia Germanio, Sovetunio, Japanio, Ĉinio), genocido de subjugitaj nacioj (nazia Germanio), perforta deportado de etnoj (ĉeĉenoj, germanoj kaj aliaj etnoj en Sovetunio, japanoj en Usono[8] ktp.). El certa angulo de vido eblas alvicigi al ili ankoraŭ intencan bombardadon de urboj kaj civilaj celoj (nazia Germanio, Sovetunio, Britio, Usono) inkluzive de la uzo de atombomboj.

Inter la sekvoj de la Dua Mondmilito estas hegemonio de Sovetunio kaj kreiĝo de du blokoj: la okcidenta bloko, kiu formiĝis en NATOn, kaj la orienta bloko, kiu enaspektiĝis en Varsovian kontrakton, kreita de Sovetunio kaj ties satelitoj. Interrilatoj inter tiuj ĉi du blokoj estis tre streĉitaj kaj baldaŭ ili eniris en la t.n. malvarman militon, kiu krom politikaj disputoj montriĝis ankaŭ en kelkaj armeaj konfliktoj (korea milito, vjetnama milito, araba-israela milito ktp.).

La Dua Mondmilito ŝanĝis la politikan liniigon kaj socian strukturon de la tuta mondo. La organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) estis establita por helpi internacian kunlaboradon kaj eviti estontajn konfliktojn; la venkintaj grandaj potencoj — Ĉinio, Francio, Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono — iĝis la permanentaj membroj de ĝia Konsilio pri Sekureco.[9] Sovetunio kaj Usono aperis kiel rivalaj superpotencoj, preparante la terenon por la preskaŭ duonjarcenta Malvarma Milito. En la kunteksto de la eŭropa detruego, la influo de ties grandaj potencoj vanuis, preparante la pavimon por la Malkoloniigo de Afriko kaj de Azio. Plej landoj kies industrioj estis damaĝitaj moviĝis al ekonomia rekupero kaj etendo. Politika integrado, speciale en Eŭropo, aperis kiel klopodo por finigi iamajn malamikecojn kaj krei komunan identecon.[10]

  1. Gilbert 2001, p. 291.
  2. James A. Tyner (3a de Marto 2009). War, Violence, and Population: Making the Body Count. The Guilford Press; 1a eldono. p. 49. ISBN 978-1-6062-3038-1.
  3. Sommerville 2008, p. 5 (2011 ed.).
  4. "BBC - Tyne - Roots - Non-Jewish Holocaust Victims: The 5,000,000 others". www.bbc.co.uk. Alirita la 11a de Decembro 2018.
  5. Barrett & Shyu 2001, p. 6.
  6. Kvankam estis malfermaj bataloj inter Japanio kaj Ĉinio el 1937, neniu el la landoj formale deklaris militon al la alia ĝis post la atako al Pearl Harbor en 1941.
  7. Axelrod, Alan (2007) Encyclopedia of World War II, Volume 1. Infobase Publishing. pp. 659.
  8. La oficiala kvanto de translokigitaj japanoj estis 120 mil personoj, vidu War Relocation Authority. (1946) The Evacuated People: A Quantitative Study, p. 8.. Ne estas tamen plena kvanto, ĉar parto de japanoj estis en aliaj ejoj.
  9. The UN Security Council Arkivigite je 2012-06-20 per la retarkivo Wayback Machine, Alirita la 15an de majo 2012
  10. Herman Van Rompuy, President of the European Council; José Manuel Durão Barroso, President of the European Commission (10a de Decembro 2012). "From War to Peace: A European Tale". Nobel Lecture by the European Union. Alirita la 12an de Decembro 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne