Hiperligilo

Hiperligilo[1], retligilo[1] aŭ simple ligilo[1] (malofte: ligo) estas referenco al alia dokumento ene de hiperteksto, per kiu oni povas sekvi facile tra hipertekstsistemo.

La koncepto de hiperligilo funkcias kiel aldona fontindiko aŭ piednoto en la tradicia literaturo. Oni parolas pri ligita dokumento, se tiu entenas almenaŭ unu ligilon al alia dokumento.

  1. 1,0 1,1 1,2 Termino ĉe Komputeko

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne