Kanado | |
Canada | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: O Canada Ho Kanado | |
Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare De maro al maro | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Otavo |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla franca |
Uzata(j) lingvo(j) | inuinaktuna kria ĉipevajana gviĉina |
Plej ofta(j) religio(j) | kristanismo |
Areo | 9 984 670 km² |
- % de akvo | 8,92 % |
Loĝantaro | 36 991 981 (2021) |
Loĝdenso | 3,2 loĝ./km² |
Loĝantoj | kanadanoj |
Horzono | UTC-3.5 ĝis UTC-8 UTC-2.5 ĝis UTC-7 (somere) |
Interreta domajno | ca |
Landokodo | CA |
Telefona kodo | 1 |
Plej alta punkto | Monto Logan |
Plej malalta punkto | Arkta Oceano |
Politiko | |
Politika sistemo | Parlamenta demokratio Konstitucia monarkio |
Ŝtatestro | Karlo la 3-a (reĝo) Mary Simon (guberniestro ĝenerala) |
Ĉefministro | Justin Trudeau |
Nacia tago | 1-a de julio |
Sendependiĝo disde Britio | 1-a de julio 1867 |
Ekonomio | |
Valuto | dolaro (CAD) |
MEP | laŭ 2007 |
– suma | $1,274 duiliono |
– pokapa | $ 38.200 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Kanada Esperanto-Asocio |
Kanado (angle kaj france: Canada) estas la plej norda lando en la okcidenta duonsfero. La lando etendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko) kaj havas 1,2 km-longan landlimon kun Gronlando (Danio) ĉe la insulo Tartupaluk. Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretendoj etendiĝas ĝis la Norda Poluso.
Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando en la mondo laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj en kvadrata kilometro), tiel ke entute estas nur 32 milionoj da loĝantoj. Kvankam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.
Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ procezo nomata konfederiĝo.