Komunumo de Nacioj | ||
---|---|---|
![]() | ||
interregistara organizaĵo | ||
Dum | 11-a de decembro 1931 - nuntempe | |
Antaŭulo | Brita imperio | |
Geografia situo | 51° 30′ 18″ N, 0° 8′ 9″ U (mapo)51.505-0.13583299999999Koordinatoj: 51° 30′ 18″ N, 0° 8′ 9″ U (mapo) | |
| ||
Sidejo | Marlborough House | |
Retejo | Oficiala retejo | |
filioj | Commonwealth Business Council • Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj • Commonwealth Foundation • Komunuma Milit-Tomba Komisio vd | |
Partoprenanta | Unuiĝinta Reĝlando vd | |
La Komunumo de Nacioj (angle: Commonwealth of Nations [KOM.n-ŭelt ov NEJ-ŝ.nz]) estas asocio de 53 sendependaj ŝtatoj, principe Unuiĝinta Reĝlando kaj ĝiaj antaŭaj kolonioj. Ĝi do estas la ido de la brita imperio, kaj komenciĝis en la 1930-aj jaroj. Sed estas membroj de la Komunumo kiuj neniam estis en la imperio. Ekzemple, Mozambiko, Kameruno, Ruando, Gabono kaj Togo. La gazeto Monato uzas la terminon Brita Regnaro.
La simbola ĉefo de Commonwealth estas reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022), sed li ne havas rektan regopovon sur la membroŝtatoj. Li estas la ŝtatestro nur de 15 t.n. Komunumaj reĝlandoj; la aliaj komunumanoj estas 32 respublikoj kaj 5 monarĥioj kun indiĝenaj monarĥoj. Tiel la Commonwealth malsamas al la antaŭa imperio. Certe ĝi datiĝas el la mezo de la 20-a jarcento kaj ties malkoloniigo de la Brita Imperio pere de pliiĝinta memregado de ties teritorioj. Ĝi estis formale konstituita de la Londona Deklaro de 1949, kiu establis la membrojn ŝtatojn kiel "liberaj kaj egalaj".[1]