XHTML MP

XHTML-MP estas la Movaparata Etendebla Hiperteksta Marklingvo, kreita specife por movaparatoj kiaj poŝtelefonoj. Versio 1.0 de XHTML-MP estas jam vaste subtenata en modernaj poŝtelefonoj; versio 1.1 utile havas iom da subteno por javaskripto; versio 1.2 estas ankoraŭ laborata de OMA (Open Mobile Alliance).

Ĝi estis lanĉita en 2001 kaj nuntempe la konsorcio OMA zorgas pri la evoluigado de ĝi en rilatoj kun W3C. WAP1 uzis la markolingvon WML1, sed la multe pli sukcesa WAP2 uzas aŭ XHTML-MP plus WML1 kiel du apartajn marklingvojn, aŭ (tre rare) WML2 kiu estas miksaĵo de XHTML kaj kapabloj de WML1 en unu sola marklingvo. La XML-bazita XHTML-MP estas subaro de XHTML 1.1 de W3C, kaj fakte la diferenco inter Movaparata Etendebla Hiperteksta Marklingvo (OMA) kaj Baza Etendebla Hiperteksta Marklingvo (W3C) estas intence minimuma (pli minimumigita en postaj versioj).

La deklaro pri dokumentotipo estas <!DOCTYPE html PUBLIC "-//WAPFORUM//DTD XHTML Mobile 1.1//EN" "http://www.openmobilealliance.org/tech/DTD/xhtml-mobile11.dtd">, dum la nomspaco estas "http://www.w3.org/1999/xhtml". La enhavspeckapo estas application/vnd.wap.xhtml+xml aŭ application/xhtml+xml;profile="http://www.wapforum.org/xhtml", memorante ke nun nur Opera komprenas application/vnd.wap.xhtml+xml (ankaŭ Firefox kun aldonaĵo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne