Ekolingvistiko aperis en la 1990aj jaroj kiel fako de lingvoscienco kaj nova paradigmo de lingva esploro kiu prikonsideris ne nur la socian kuntekston de lingvo, sed ankaŭ la ekologian kuntekston en kiu socioj troviĝas. Ofte la artikolo "Novaj rimedoj de signifo: la defio por aplikata lingvistiko" de Mikael Halliday estas konsiderata frua teksto, kiu instigis lingvistojn konsideri la ekologian kuntekston kaj ĝian influon sur lingvon. La defio por Halliday estis interalie adapti la lingvistikon al la problemoj de la 21-a jarcento, specife al la amasa detruo de ekosistemoj. La ĉefa ekzemplo donita de Halliday estis "ekonomia kresko". Li priskribas kiel la konotacioj kiujn havas la vortoj "forta", "granda", "bona" kaj "kresko" en la angla donas pozitivan aspekton al kresko, malgraŭ ĝiaj ekologie detruaj konsekvencoj. La ĉefa enreta esplorforumo por ekolingvistiko, la Ecolinguistics Association, karakterizas ekolingvistikon en tiu ĉi maniero.