Enkratismo

Enkratismo estas morala doktrino matrice kristana kaj fone asketa, eble influe setana, kiu disvastiĝis precipe en Gaŭloj kaj Hispanio, sed ankaŭ en Anatolio dum la 2-a, 3-a kaj 4-a jarcentoj

La termino devenas el la antikva greka enkràteia, kutime tradukita per “sindeteno”; reale la signifo reirigas al “regado de si mem” en la nocio jam indikita de Sokrato, kaj referencas al la kapablo de la individuo dominadi la instinkojn kaj pasiojn, cele de etika perfektiĝo de la persono. La enkratuloj ("personoj kiuj praktikas la sindetenon") estis nomataj de Ireneo de Liono egkrateîs kaj de Klemento de Aleksandrio kaj Hipolito el Romo ’egkratetai.

Enkratismo konturiĝas preskaŭ ekde tuj kiel sinonimo de rigora kaj humiliga sindeteno, kunfluante en la filozofian-religian koncepton de manikeismo. Startinte el la gnostika principo kiu identigas la materion kun la malbono , enkratismo atribuis karakterizon forte pekan al diversaj aspektoj de la ĉiutaga vivo kiel al geedziĝa kuniĝo, al konsumo de viando kaj vino ĝispunkte ke Taciano, greklingva apologiulo de la 2-a jarcento kaj pinta epigono de enkratismo, aŭdacis anstataŭi la vinon necesan por la mescelebro per akvo, kaj kondamni la materian bonstaton kiam ĝi superas la striktan bezonon: enkratuloj rigore rifuzis ĉiuspecan elmontron de riĉeco kaj sugestis, fakte, rigidan paŭperismon.

En la 4-a jarcento enkratismo spertis novan floradon danke al Eŭstako, asketulo de Kapadokio kaj al ties disĉiploj, en la urbo Sebasto (hodiaŭ Sivas). Lia doktrino estis energie kontraŭbatalata de sankta Anfilokio episkopo de la diocezo de Ikonio kaj kontraŭulo de ĉiu sekteca deviacio, kaj poste definitive kondamnita en la sinodo de Sido de Panfilio, en 390, epoke de la papado de Siricio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne